Sophia Loren
Sophia Loren | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
Persona informo | |||||
Sophia Loren | |||||
Naskonomo | Sofia Costanza Brigida Villani Scicolone | ||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1934 (88-jara) en ![]() | ||||
Etno | Italoj [#] | ||||
Lingvoj | itala [#] | ||||
Loĝloko | Ĝenevo [#] | ||||
Ŝtataneco | Italio • Francio [#] | ||||
Alma mater | École Jeannine Manuel [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Riccardo Scicolone [#] | ||||
Patrino | Romilda Villani [#] | ||||
Gefratoj | Anna Maria Villani Scicolone [#] | ||||
Edz(in)o | Carlo Ponti (1966 - 2007) | ||||
Infanoj | Carlo Ponti • Edoardo Ponti [#] | ||||
Parencoj | Alessandra Mussolini • Romano Mussolini [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Sofia Lazzaro Sofia Scicolone | ||||
Okupo | aktoro • modelo • kantisto • aŭtobiografo • partoprenanto de belec-konkurso • filmaktoro • voĉaktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1950 - nuntempo | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Yesterday, Today and Tomorrow [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | sophialoren.com (offline) | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Cesira en La ciociara Filumena Marturano en Matrimonio all'italiana | ||||
Oskar-premio | |||||
Plej bona aktorino en ĉefrolo 1962 La ciociara Honora premio de Akademio 1991 Tutviva alporto al la monda kinematografio | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Premio de Cecil B. DeMille 1995 Tutviva alporto al la monda kinematografio | |||||
Ora Urso | |||||
Honora Ora Urso 1994 Tutviva alporto al la monda kinematografio | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona neangle parolanta aktorino en ĉefrolo 1962 La ciociara | |||||
César | |||||
Honora premio César 1991 Tutviva alporto al la monda kinematografio | |||||
Grammy | |||||
Plej bona paroligita albumo por infanoj 2004 Prokofiev: Peter and the Wolf/Beintus | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sophia Loren [sofia loren] (realnome Sofia VILLANI SCICOLONE; naskiĝis 20-an de septembro 1934 en Romo) estas itala aktorino.
Malkovrita en beleckonkursoj, ŝi — subtenate de sia onta edzo, la produktoro Carlo Ponti — rapide evoluis al unu el la plej popularaj filmaktorinoj de Italio.
Fine de la 1950-aj jaroj ŝi elprovis sin ankaŭ en Hollywood; filmpartneroj estis i.a. Cary Grant kaj Frank Sinatra. En la jaro 1961 Sophia Loren gajnis Oskaron pro sia ĉefrolo en la filmo La ciociara kaj 30 jarojn poste ŝi ricevis honoran Oskaron pro sia vivoverko.
En 1994 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
- Peccato che sia una canaglia (Italio, 1955)
- House Boat (Usono, 1958)
- La ciociara (Italio/Francio, 1960)
- Boccaccio 70 (Italio/Francio, 1962)
- Arabesque (Usono, 1966)
- A Countess from Hong Kong (Britio, 1967)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- Pret-a-Porter (Usono, 1995)