Nanterre
| Nanterre | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
La malnova urbocentro de Nanterre
| |||||
| komunumo en Francio urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
| Arondismento | Nanterre | ||||
| Kantono | du kantonoj, simple nomataj Nanterre-1 kaj -2 | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 92050 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 92000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 98 119 (2022) [+] | ||||
| Loĝdenso | 8 049 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 12′ O (mapo)48.8905555555562.2036111111111Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 12′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 30 m [+] | ||||
| Areo | 12,19 km² (1 219 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Nanterre [nɑ̃tɛʁ] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine, prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn], kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo, kaj en la regiono Francilio, france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 98 119 loĝantoj sur areo de 12,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 049 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la ĉefloko de la arondismento Nanterre kaj ankaŭ de du kantonoj de Francio, simple nomataj Nanterre-1 kaj -2. La urbo estas la sidejo de la universitato Paris-Nanterre.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nanterre troviĝas ĉe la rivero Sejno, 10 km nordoriente de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas Rueil-Malmaison, Puteaux, La Garenne-Colombes, Suresnes kaj Colombes. Parto de la negoca kvartalo La Défense troviĝas en Nanterre.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Nanterre havas tri stacidomojn por pasaĝeroj sur linio RER A: Nanterre-Ville, Nanterre-Université, Nanterre-Préfecture.
Nanterre ankaŭ havas stacidomon por pasaĝeroj sur RER E: Nanterre-La Folie (unue dediĉita al frajto).
Krome, ekzistas projektoj de metrostacioj Nanterre-La Boule en samnoma kvartalo, kaj Nanterre-La Folie sur estonta linio 15 de Grand Paris Express.
Ekzistas ankaŭ projektoj de tramhaltejoj Nanterre-La Boule kaj Nanterre-Université sur plilongigota tramvojo T1.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Watford, Britio (1960)
Žilina, Slovakio (1968)
Pesaro, Italio (1969)
Velikij Novgorod, Rusio (1988)
Craiova, Rumanio (1990)
Tlemcen, Alĝerio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Hauts-de-Seine
- Listo de urboj de Francio
- Paris La Défense Arena
- Teatro Nanterre-Amandiers
- Mont Valérien
- Mortigo de Nahel Merzouk
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||





