El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato je la limo inter Courbevoie kaj Asnières-sur-Seine .
Courbevoie [kuʁbəvwa] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo , lokita en la departemento Hauts-de-Seine , prononco laŭ sistemo IFA [od‿ sɛn ], kiu banano -forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo , kaj en la regiono Francilio , france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono . Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 81 945 loĝantoj sur areo de 4,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 651 loĝantoj/km². Sekve la loko estas unu el la plej dense loĝataj urboj en Eŭropo . Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Courbevoie-1 . La teritorio havas komunan limon kun Asnières-sur-Seine , Levallois-Perret , Neuilly-sur-Seine , Puteaux , Nanterre , La Garenne-Colombes , Bois-Colombes kaj Colombes . Ĝi situas 8,2 kilometrojn de la centro de Parizo.
La fama pariza afera kvartalo La Défense , kiu entenas la plej altajn konstruaĵojn de la Pariza Regiono, situas parte sur la teritorio de Courbevoie. La loĝloko situas borde de la rivero Seine , en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter Courbevoie kaj la najbara komunumo Asnières-sur-Seine . En la urbo, borde de la rivero Seine , ankaŭ situas unu el la tradicie gvidaj remaj kluboj de Francio, Société Nautique de la Basse Seine (SNBS), el kiu inter 1900 kaj 1948 fontis 14 olimpianoj[ 1] .
La nomo Courbevoie devenas de la latina Curva Via , tio estas "Kurba Vojo", verŝajne pro la ĉeesto de romia vojo el Lutetia al Normandio .
Arletty (1898-1992), aktorino kaj kantistino, naskiĝis en Courbevoie.
Michel Delpech (1946-2016), kantisto, naskiĝis en Courbevoie. La kafejo de la kanzono Chez Laurette situis sur Strato de l'Alma.
Michel Blanc (1952-2024), aktoro, reĝisoro kaj scenaristo, naskiĝis en Courbevoie.
En Courbevoie sinmortigis hungara politikisto Béla Grünwald .
Ponto de Courbevoie Georges Seurat (1886 -1887 )
La Défense Seine-Arche Sektoroj
urboj
Publikaj establaĵoj
Urboplanado kaj pejzaĝo
Vojtransportoj
Ringobulvardo
Franca aŭtovojo A14
Franca aŭtovojo A86
Route nationale 13 Publikaj transportoj
Stacidomoj kaj stacioj
Konstruaĵoj
Arko de la Défense
CNIT
Turo Areva
Turo Total
Turo First
Prefektejo de Hauts-de-Seine
Notre-Dame de Pentecôte
Turoj Hermitage Plaza Ĉefaj ekipaĵoj