Arletty
Arletty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Léonie Maria Julia Bathiat |
Aliaj nomoj | Arletty |
Naskiĝo | 15-an de majo 1898 en Courbevoie, Seine, Francio |
Morto | 23-an de julio 1992 (94-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo, Francio |
Tombo | Cimetière des Fauvelles (en) , G |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro modelo kantisto teatra aktoro |
Verkoj | Hôtel du Nord Extenuating Circumstances Le jour se lève Les Visiteurs du Soir Les Enfants du paradis |
Arletty, artista nomo de Léonie Bathiat, naskiĝinta la 15-an de majo 1898 en Courbevoie kaj mortinta la 23-an de julio 1992 en Parizo, estis franca aktorino kaj kantistino.
Naskiĝinta el neriĉaj gepatroj, Léonie Bathiat pasigis siajn unuajn jarojn en Courbevoie, poste, pro sanaj kialoj, en Clermont-Ferrand, kaj finfine, en Puteaux. En 1914, ŝi perdis sian unuan amon dum la unuaj bataloj de la milito, poste ankaŭ sian patron en 1916. Tiam ŝi devis labori kiel laboristo en arm-entrepreno, aŭ alie kiel stenografia sekretario. En 1917, ŝi renkontis Jacques-Georges Lévy, poste la artkomerciston Paul Guillaume, kiuj iom post iom prezentis ŝin al la pariza alta socio, kie ŝi iĝis manekeno, poste operetkantistino dum la Muĝantaj Dudekoj (Années folles) adoptante la pseŭdonimon Arletty.
Frue en la tridekaj jaroj, ŝi komencis en kinarto kaj inspiris kelkajn pentristojn kiel ekzemple Marie Laurencin, Moïse Kisling, Fujita kaj Jean-Gabriel Domergue, samtempe ĝuante sukceson en teatro. Antaŭ la Dua Mondmilito, ŝia impertinenta kaj kanajla karaktero, ŝia aparta silueto kaj ŝia unika voĉo ĉeestis en kelkaj filmoj, kiuj poste fariĝis klasikaĵoj.
Post la sinsekvo de Stranga milito kaj Batalo de Francio, kiuj interrompis filmadon, Arletty decidis resti en Parizo kaj reveni al kinarto. Ŝi faris ses filmojn inter 1941 kaj 1943, inkluzive de Les Visiteurs du soir kaj Les Enfants du paradis, ambaŭ de Marcel Carné, kun dialogo de Jacques Prévert. Tamen ŝia amikeco kun Josée de Chambrun, filino de la kunlaboranto Pierre Laval kaj ĉefe, ŝia romantika rilato kun la germana subkolonelo Hans Jürgen Soehring, membro de Luftwaffe kaj konfidulo de Goering en Parizo, metis ŝin en delikatan situacion. Tiu rilato kaŭzis ŝian areston de la Franca Rezista Movado en la 20-a de oktobro 1944. Ŝi estis enkarcerigita en Drancy, poste en Fresnes kaj metita sub hejmareston dum 18 monatoj.
Pro ŝia amrilato kun germana soldato riproĉita fare de la elpurigkomisiono, kun malpermeso por labori dum tri jaroj, Arletty rekomencis sian karieron en la 1950-aj jaroj, precipe en teatro. Ĉar ŝi iĝas pli maljuna, la filmoj ofertitaj al ŝi estas, ŝiavidpunkte plejparte rilataj al manĝ-bezono. Ĉi tio neniel malhelpas ŝin froti kun la tuta postmilita Parizo, kiel Louis-Ferdinand Céline, Jean Cocteau, Jean-Paul Sartre kaj eĉ Colette.
Dum la 1960-aj jaroj, ŝi iom post iom ĉesis filmadon (1963) kaj teatron (1966), iom post iom perdante sian vidkapablon. Tamen, ŝia unika voĉo ebligas al ŝi esti la rakontanto de mallongaj filmoj aŭ dokumentarioj; ŝi restas amaskomunikila gravulo, kiu neniam foriras el sia legenda petolmokado. En 1988, proksimume 2 000 homoj festis ŝian 90-an naskiĝtagon kun ŝi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Junaĝo
[redakti | redakti fonton]Léonie Bathiat rakontas, en sia libro La Défense,...
Ŝi aperas en kelkaj ĉefverkoj de la franca kinarta heredaĵo de la 1930-aj jaroj kaj de la 1940-aj jaroj :
1938 : Hôtel du Nord de Marcel Carné
1938 : Si tu m'aimes de Alexandre Ryder
1939: Le jour se lève de Marcel Carné (dialogo de Jacques Prévert)
1939: Fric-Frac de Claude Autant-Lara kaj Maurice Lehmann
1942: Les Visiteurs du soir de Marcel Carné (dialogo de Jacques Prévert)
1945: Les Enfants du paradis de Marcel Carné (dialogo de Jacques Prévert)