Pierre Laval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laval en 1931

Pierre LAVAL (naskiĝinta la 28-an de junio 1883 en Châteldon/Puy-de-Dôme, ekzekutita la 15-an de oktobro 1945 en Parizo) estis franca politikisto kaj juristo.

Vivo politika kaj advokata[redakti | redakti fonton]

La filo de kafejisto membriĝis al la Socialisma partio de Francio en 1903. Post studo de jursciencoj li deĵoris kiel advokato en la franca ĉefurbo. Li famiĝis kiel defendanto de sindikatoj kaj socialisto. En 1915, li pledis, estante deputito de Aubervilliers en la franca parlamento ekde 1914, por intertraktita paco kun la Germana Imperiestra Regno. Kiam li rimarkis la kreskantan kritikon pri sia persono li favorigis la elekton de tre naciema ministroprezidanto, de Georges Clemenceau. Post la balotado de 1919 Laval perdis la mandaton politikan. Inter 1920-24 li laboris kiel advokato, ĵurnalisto kaj komercisto. Tiam li estis fervora adepto de Lenino. En 1923 li iĝis urbestro en Aubervilliers. Mallonge antaŭ la parlamentaj voĉdonadoj de 1924 li forlasis la socialisman movadon kaj kandidatis sukcese kiel maldependa, maldekstra politikisto.

Ministeriaj postenoj diversaj[redakti | redakti fonton]

En 1926 nomumis lin Aristide Briand ŝtata sekretario kaj baldaŭ poste ministro pri justico. Inter 1926-29: sub la sekvontaj registaroj de Raymond Poincáre, Briand kaj André Tardieu, Laval estas senatano kaj ekorientiĝis je la maldekstro politika. En la dua registaro de Tardieŭ (1929/30) Laval estiĝis ministro pri laboro. En 1931, post la puĉo kontraŭ Tardieu, Laval iĝis nova ministroprezidento. Vane li klopodis ligi la radikalajn socialistojn kun la "Nacia bloko" de aliaj francaj partioj. En 1932 Laval devas demisii pro la malbonaj efikoj de la monda ekonomia krizo en Franclando. En 1934, dum la regado de Gaston Doumergue, Laval nomumitis ministro pri eksteraj feroj. Li serĉas plian alproksimiĝon al Benito Mussolini por gajni partneron aliancitan kontraŭ Adolf Hitler. En 1935 li iĝis la duan fojon ministroprezidento gvidante samtempe la ministerion pri eksteraj aferoj. Laval konsentis en 1926 al la de Mussolini intencita okupo de Etiopio. Kiam la brita registaro kontraŭis Lavas demisiis. La akordiĝo kun Italujo fiaskis. Pro la brita malhelpo de franca-itala alianco kontraŭhitlera Laval pledis por kunlaboreto kun Nazia Germanio, inter 1936-1939. En 1939 Laval intensigis la interkompreniĝon kun Germanujo ĉar li taksis, post la eksplodo de la Dua mondmilito, la militan potencon de Francujo tro malforta por povi venki.

Post la malvenko franca de 1940[redakti | redakti fonton]

Post la venko de Wehrmacht, en junio 1940, Laval partoprenis la armisticajn interparoladojn kun Germanujo. En la 10.7. la parlamento en la neokupita zono de Francio (en Vichy) komisiis Philippe Pétain ellabori novan konsitucion. Tio faritis laŭ instigo de Laval. En la 17.7. Laval iĝis la vicregistarestro. Pro ke Laval konsekvence pledis por alproksimiĝo al Hitler, oni forpelis lin en la 13.12. el ĉiuj funkcioj. En 1942 Laval, pro la volo de la germanoj, iĝas ministroprezidento. De li Hitler esperis pli grandan subtenon fare de la Vichy-reĝimo. En junio 1942 Laval petis francajn laboristojn labori por la germana milita industrio. Lia ĉefa argumento estas la necesa germana venko kontraŭ la disvastiĝo de bolŝevismo en Eŭropo. Lia rolo koncerne la deportadon de "malamikoj" en Germanujon estis malhonora. Kiam la Aliancanoj estis surteriĝintaj en Norda Afriko, kiam la influo de Charles de Gaulle disde Londono kreskis kaj kiam la Franca rezistado pli kaj pli sukcesis, la stelo de Laval komenciĝis malaltiĝi.

Distanciĝo de Germanujo kaj malliberiĝoj[redakti | redakti fonton]

Mallonge antaŭ la liberiĝo de Parizo, en 1944, Laval kunvokis la parlamentanojn por montri distanciĝon de la germanoj. Tiam li mallongan tempon arestitis fare de la germanoj. Post la retiriĝo de la germanaj trupoj de Francio, Laval rifuĝis en Aŭstrion, kie la usonanoj transdonis lin al la francoj. Komenciĝis en la 4.10. proceso kontraŭ li pro ŝtatperfido. La registraranoj sub Charles de Gaulle nepre volas la kondamnon je morto: gracopeto adresita al De Gaulle estis nekonsentita. En la 15.10. Laval volis sinmortigi sin; oni aplikis tuj sukuron medicinan al li. Kelkajn horojn poste li ekzekutitis en Parizo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christiane Florin: Philippe Pétain und Pierre Laval. Das Bild zweier Kollaborateure im französischen Gedächtnis Frankfurt/M.: Peter Lang, 1997
  • Fred Kupferman: Le Procès de Vichy : Pucheu, Pétain, Laval, Éditions Complexe, 2006
  • René de Chambrun: Le « Procès » Laval, France-Empire, Paris, 1984
  • Géo London: Le Procès Laval, Bonnefon, Lyon, 1946