Rueil-Malmaison
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rueil-Malmaison (stacidomo). |

| Rueil-Malmaison | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
la katolika kirko Petro kaj Paŭlo
| |||||
| komunumo en Francio urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
| Arondismento | Nanterre | ||||
| Kantono | Rueil-Malmaison | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 92063 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 92500 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Patrick Ollier | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 82 874 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 5 638 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 11′ O (mapo)48.8777777777782.1883333333333Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 11′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 24 m [+] | ||||
| Areo | 14,7 km² (1 470 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Rueil-Malmaison [ʁɥɛj malmezɔ̃] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine - prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn] - kaj en la regiono Francilio - france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 82 874 loĝantoj sur areo de 14,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 638 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Rueil-Malmaison. La teritorio havas komunan limon kun Vaucresson, La Celle-Saint-Cloud, Bougival, Croissy-sur-Seine, Chatou, Nanterre, Suresnes, Saint-Cloud kaj Garches.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Rueil-Malmaison troviĝas en la okcidento de la departemento Hauts-de-Seine, proksimume 13 km okcidente de Parizo. Ĝi estas konstruita sur la maldekstra bordo de Sejno kaj najbaras kun la komunumoj Nanterre, Suresnes, Saint-Cloud, Garches kaj Vaucresson en Hauts-de-Seine, La Celle-Saint-Cloud, Bougival, Croissy-sur-Seine, Le Vésinet kaj Chatou en Yvelines.
Rueil-Malmaison havas stacidomon, kiu estas parto de la regiona linio RER A.
Rueil - Suresnes - Mont Valérien estas projektita stacio de estonta linio 15 de Grand Paris Express.
Rueil estas projektita stacio de estonta linio 18 de Grand Paris Express.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Rueil-Malmaison naskiĝis aŭ loĝis interalie:
- Jozefino de Beauharnais (imperiestrino),
- Nino Ferrer (kantisto),
- Salvatore Adamo (kantisto),
- Jean Dujardin (aktoro).
En Rueil-Malmaison nuntempe loĝas interalie:
- Line Renaud (kantistino kaj aktorino),
- Jean-Marie Le Pen (politikisto),
- Jeanne Mas (kantistino).





