Oaxaca de Juárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Oaxaca de Juárez
Collage Oaxaca.png
Administrado
Poŝtkodo 68000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 300 050  (2014) [+]
Loĝdenso 3 511 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 4′ N, 96° 44′ U (mapo)17.060555555556-96.725277777778Koordinatoj: 17° 4′ N, 96° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 555 m [+]
Areo 85,47 km² (8 547 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Situo de Oaxaca de Juárez
Situo de Oaxaca de Juárez

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Oaxaca de Juárez [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Oaxaca de Juárez (aŭ mallonge Oaxaca, esperantlingve Oaĥako de Ĥuarez) estas ĉefurbo de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako) en Meksiko. La urbo situas en la centro de la subŝtato Oaxaca, ĉe la piedo de la montaro Sierra Madre de Oaxaca, 488 kilometrojn for de Meksikurbo.

Oaxaca kaj la arkeologia loko de Monte Alban estis agnoskitaj kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1987. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj triboj vivis en la areo de la hodiaŭa Oaxaca dum miloj da jaroj, precipe en la areo de la arkeologiaj lokoj de Monte Alban kaj Mitla, proksime al la hodiaŭa urbo. La aztekoj alvenis en la areo en 1440 kaj poste konstruis fortikaĵon en la areo de la hodiaŭa urbo nomita "Ŭaŝiakak" (de kiu la nomo Oaxaca formiĝis) por supergardi la lokulojn kaj kontroli la komercajn vojojn en la areo.

En 1521, hispana ekspedicio gvidita fare de Francisco de Orozco alvenis en la areo por la unua fojo serĉante oron, post kiam la azteka reganto Moktezumo la 2-a diris al Hernán Cortés ke la fonto de la azteka oro estis en Oaxaca. Iom poste Korteso ordonis al la ekspedicio starigi vilaĝon proksime de la oraj minejoj, sed ili malobeis lin kaj komencis ekloĝi en la areo de la fortikaĵo kun la celo establi hispanan urbon tie nomitan "Segura de la Frontera". Cortés, kiu volis regi la tutan regionon mem, ne aprobis la establado de la relative sendependa vilaĝo kaj laboris por forigi ĝian populacion. Kiel rezulto, la setlantoj apelaciis al la Hispana Krono por rekoni la vilaĝon kiun ili establis, kaj ricevis respondon en 1526. Tamen, Cortés daŭre provis damaĝi la vilaĝon kaj la setlantoj kontaktis vicreĝon Nuño de Guzmán kiu helpis al la originaj setlantoj. En tiu tempo la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita al "Antecara", kiel omaĝo al la urbo de Antkara en Hispanio, kvankam la nomo Oaxaca ankaŭ estis utiligita neoficiale.

Cortés estis tiutempe Markizo de la Oaxaca Valo, tiel ke li efike regis la vilaĝon kaj la ĉirkaŭan regionon. Li ekspluatis tion kaj trudis multajn impostojn al la vilaĝo, kaj la loĝantoj de Antkara ankaŭ devis alfronti malamikecon de la aliaj vilaĝoj en la areo kiuj estis lojalaj al Cortes. Por venki tion, la vilaĝanoj petis la hispanan kronon ricevi la statuson de urbo, io kiu donus al la setlejo rajtojn kaj ankaŭ certigu ke ĝi estus sub la rekta kontrolo de la reĝo anstataŭe de tiu de Cortes. Tiu ĉi peto estis koncedita de reĝo Karlo la 5-a en 1532.

Poste en la 16-a jarcento, la urbo komencis kreski signife dank'al la evoluo de komerco kaj minado en la areo, kaj ĝi iĝis regiona komerca centro. Kresko daŭris ĝis la 18-a jarcento, kiam la urbo estis unu el la plej gravaj urboj en Meksiko.

En 1812, dum la Meksika Milito de Sendependeco, ribelarmeoj gviditaj fare de Jose Maria Morelos okupis la urbon. En 1821, post la milito, la nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Oaxaca. Kelkajn jarojn poste, Meksiko estis dividita en ŝtatojn kaj Oaxaca estis elektita por esti la ĉefurbo de la ŝtato Oaxaca.

En 1872 la nomo de la urbo estis ŝanĝita al "Oaxaca de Juarez", kiel tributo al Benito Juarez, la prezidanto de Meksiko kiu komencis sian politikan karieron en la urbo.

En 2006, striko de instruistoj en la urbo kaŭzis serion de protestoj en la ŝtato Oaxaca, dum kiuj pluraj homoj estis mortigitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio dependas plejparte de la turisma industrio, kvankam la okazaĵoj en Oaxaca en 2006 vundis la industrion. Aliaj branĉoj de la loka ekonomio estas minado kaj industrio.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Pluraj universitatoj funkcias en la urbo, inkluzive de la Aŭtonoma Universitato de Benito Juarez de Oaxaca, la Universitato de José Vasconcelos kaj la Mezamerika Universitato.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Oaxaca estas servata de Internacia Flughaveno Jujucotlan, kiu estas 7 kilometrojn sude for de la urbocentro. La haveno ofertas flugojn al cellokoj en Meksiko kaj Usono.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la lastaj du tagoj de ĉiu julio, Guelaguetza festadoj estas okazigitaj en la urbo, kiuj inkludas buntan festivalon de manĝaĵo kaj tradiciaj dancoj. Miloj da turistoj venas al la urbo kaj festas la indiĝenan tradicion: manĝbudoj kaj suveniroj en la stratoj, grupoj dancantaj kaj kantante tra la urbo kaj meskal-trinkfestivalo. Estas du kulminaĵoj al la festivalo: festado de tribaj dancoj en la grandega stadiono sur la monteto super la urbo (kun la partopreno de la spektantaro), kiu finiĝas per artfajraĵospektaklo, kaj la bunta procesio kun la gigantaj statuoj la sekvan tagon., en la centro de la historia urbo.

Usono havas konsulan agentejon en la urbo, aldone al la Usona Ambasejo en Meksikurbo

Ĝemelaj Urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. http://whc.unesco.org/en/list/415