Meskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
botelo de meskalo kun raŭpo (fone)

Meskalo (de la nahatla mexcalli, „brando)“[1]) estas meksikia brando kun tipe 40 vol.-% alkoholo; ĝi estas farita el fruktokarno de diversaj agavospecioj. la gusto kaj la aspekto de meskalo varias de la specio de agavoj, la regiono respektive preparmaniero kaj daŭro de stokado. La plej konata meskalo estas la tekilo, kiu venas el la ĉirkauaĵo de la meksikia urbo Tequila en la meksikia subŝtato Jalisco. Ĝi estas farita nur el la blua agavo. Meskalo estas ĉefe farita en la regiono ĉirkaŭ la urbo Oaxaca. Oficiale ĝin rajtas fari la subxtatoj Guerrero, Durango, San Luis Potosí kaj Zacatecas.

Farado[redakti | redakti fonton]

Meskalo estas farata el la koroj de la agavoj, antaŭ la planto floris la unuan kaj lastan fojon, ĉikaŭ 6 ĝis 10 jaroj aĝaj. La folioj estas forbatitaj, nur la ananasforma kerno de la planto (tial la hispana esprimo piña = „ananaso“, „strobilo“) estas rikoltata, kuirata kaj dispremita al kaĉo.

Tradicie la a kuirado okazas en tiel nomitaj palenques, grandaj fosaĵoj en la tero. Tiuj fosaĵoj estas kovrataj kun blankaj ŝtonoj, sur tio oni metas la agavajn korojn kaj tiuj estas kovrataj kun palmmatoj (petate) kaj kun tero. en tiaj fosaĵoj ili restas dum tr ĝis kvin tagoj por ke ili povas preni la guston de la tero kaj de la fumo. Poste la agavaj koroj kuŝas tie dum ĉikaŭ unu semajno kaj poste ili estas muelitaj per muelŝtono. Moderna metodo estas la kuirado en ŝtalaj fornoj kaj posta disigo per maŝino.

Al la kaĉo oni donas giston kaj, se ne temas pri 100 % da agavoj, sukeron. Poste ĝi estas fermentata en granda rustimunaj ŝtalujoj. La procentaĵo de agavoj devas havi minimume 51 % laŭ leĝe. Post la fermentado la kaĉo estas dufoje destilata. Post la unua distilado la alkoholenhavo estas ankoraŭ tro malalta. Post tiu destilado la kaĉo estas sebfibrigata kaj la alkoholo de la unua distilado estas aldonata. La miksaĵo estas distilata la duan fojon. Oni aldonas akvon, se la fluidaĵo havas alkoholenhavon de pli ol 80 %. Tiun brandon oni enboteligas aŭ estas stokata.

La aĝigado de meskalo okazas kompare al aliaj brandoj relative rapide. Ĝi estas stokata en grandaj lignaj bareloj dum du monatoj ĝis sep jaroj. Per tiu stokado la brando ricevas siajn aromon kaj koloron. Ju pli malhela la mekalo, desdo longe ĝi estis stokata kaj desdo forta ĝia aromo. Oni distingas tri aĝgrupoj:

  1. Joven (la juna): blanka (klara) mekalo stokita malpli ol du monatoj.
  2. Reposado (la ripozata): stokita inter du monatoj kaj unu jaro.
  3. Añejo (la aĝa): stokita minimume unu jaro, ĉe kio la barelo ne estas pli granda ol 350 litoj.

la „vermo“ en Meskalo[redakti | redakti fonton]

„vermoj“ (Gusanos de maguey)

Kelkaj Meskalo-markoj enhavas papiliajn raŭpojn de la specio Aegiale hesperiaris (familio de la Hesperioedoj) au la specio Hypopta agavis (familo de la kosideoj) en la botelo.[2] Tiuj raŭpoj ofte nomiĝas „vermoj“ (hispane gusano) . la triviala nomo de Aegiale hesperiaris estas gusano de maguey, agava vermo, agava raŭpo, meskalo-vermo , dum Hypopta agavis estas gusano rojo, ruĝa agavo-vermo, ruĝa ahavo-raŭporuĝa meskalo-vermo[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merriam-Webster: mescal
  2. May Berenbaum: Right-handed ants. In: American Entomologist. Bd. 54, Nr. 1, 2008, ISSN 1940-9818, S. 4–5, Digitalisat (PDF; 548 KB).
  3. Theodor C. H. Cole: Wörterbuch der Lebensmittel. Deutsch – Englisch, Englisch – Deutsch. = Dictionary of Foods. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2010, ISBN 978-3-8274-1992-7, S. 2.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Udo Pini: Das Gourmet-Handbuch. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-1443-0, S. 357 (Neuauflage: Ullmann in Tandem-Verlag, Potsdam 2007, ISBN 978-3-8331-4302-1).
  • Shadi Shokralla, Gregory A. C. Singer, Mehrdad Hajibabaei: Direct PCR amplification and sequencing of specimens' DNA from preservative ethanol. In: BioTechniques. Bd. 48, No. 3, March 2010, ISSN 0736-6205, S. 233–234, COI:10.2144/000113362.

Weblinks[redakti | redakti fonton]