Hesperiedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hesperioedoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hesperiidae
vira papilio de la specio Polites vibex
vira papilio de la specio Polites vibex
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidopteroj Lepidoptera
Superfamilio: Papilionoideoj Papilionoidea
Familio: Hesperiedoj Hesperiida
Latreille, 1809
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hesperiedoj (latine Hesperiidae) estas familio de insektoj el la superfamilio de Papilionoideoj el la ordo de papilioj. La papilioj de tiu familio karakteriziĝas per sia aparte rapida kaj netrankvila flugmaniero. Tutmonde ekzistas pli ol 3500 agnoskataj specioj da hesperiedoj, en pli-malpi 500 genroj en 7-8 subfamilioj. Kvankam ili aperas en ĉiuj mondpartoj, la plej granda diverseco ekzistas en centra kaj suda Amerikoj.

La familio estas nomita laŭ sia tipa genro, Hesperio (latine Hesperia), plus la familia sufikso -edoj[1] (latine -idae).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la familio Hesperiedoj estis klasifikita en sia propra superfamilio Hesperioideoj (latine Hesperioidea), parence al la Papilionoideoj. Novaj genetikaj analizoj, tamen, pruvis ke fakte hesperiedoj apartenas al la Papilionoideoj.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: -ed/
  2. Heikkilä, M., Kaila, L., Mutanen, M., Peña, C., & Wahlberg, N. (2012). “Cretaceous origin and repeated tertiary diversification of the redefined butterflies”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 279 (1731), p. 1093–1099. doi:10.1098/rspb.2011.1430. 
  3. Kawahara, A. Y., & Breinholt, J. W. (2014). “Phylogenomics provides strong evidence for relationships of butterflies and moths”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 281 (1788). doi:10.1098/rspb.2014.0970. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]