Ŝoĉimilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kanaloj de Ŝoĉimilko (Xochimilco)

Ŝoĉimilko (hispane: Xochimilco) estas kvartalo (hispane: delegación) de Meksikurbo. Ŝoĉimilko situas ĉirkaŭ 25 km sude de la centro de la urbo. La nomo de la loko venas de la navatla lingvo, xochi(tl) „floro“, mil(li) „kampo“ kaj la sufikso por loko -co kaj signifas tradukite io simile al "loko de la florkampo“. La ekologia parko estas Monda Naturheredaĵo de Unesko

La flosantaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

La flosantaj ĝardenoj por la loĝantoj de la urbo Meksiko kaj por multnombraj turistoj estas konata kaj ŝatata ekskursa celo. Temas pri amaso da artefaritaj kanaloj kun longeco de pli ol 150 km. Hodiaŭ oni uzas la ĝardenojn por ripozo, sed ankaŭ denove por kultivi plantojn, do por ĝia origina tasko. Konata estas la loko ankaŭ pro la flormerkato kaj pro la boatetoj (trajineras), kiujn oni povas lui surloke kun gvidanto. Je la 15a de novembro 2008 sur la kanaloj de Xochimilco ankaŭ ekskursis la Esperanto-grupo de Meksikurbo, varbante por Esperanto uzante boaton kun ornamaĵo kaj flago "Esperanto".

"Trajinera" kun ornamaĵo Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]