Moktezumo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moktezumo la 2-a
Persona informo
Naskiĝo antaŭ 1465
en Tenoĉtitlano
Morto 29-an de junio 1520 (1520-06-29)
en Tenoĉtitlano
Religio azteka religio vd
Lingvoj naŭatla vd
Ŝtataneco Aztekoj vd
Familio
Patro Aksajakatlo vd
Patrino Axcatlxochitl-Xochiquetzal vd
Gefratoj Kuitlahuako • Tezozomoctli Acolnahuacatl • Xocotzin vd
Edz(in)o Teotlalco • Tlapalizquixochtzin vd
Infanoj María Xipaguazin Moctezuma • Isabel Moctezuma • Chimalpopoca • Tlaltecatzin • Pedro Moctezuma vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
bildigo de Moktezumo la 2-a en la kodekso Mendoza, 1541/42

Moktezumo la 2-a (fakte naŭatle Motēcuhzōma Xōcoyōtzin "Moktezumo la pli juna" [mote:kʷ'so:ma ʃo:ko'jo:tsin], en la hispana Moctezuma kaj ankaŭ Montezuma ; naskiĝis antaŭ 1465; mortis la 30-an de junio 1520 en Tenochtitlán, Meksiko) filo de Aksajakatlo, de 1502 ĝis sia morto en 1520 estis la estro de la Azteka Imperio. Dum la unuaj dek sep jaroj de lia reĝado, li plugvidis la rigidan ekspansian politikon de liaj antaŭuloj, sed multe pli fama li estas pro sia rolo en la lukto kontraŭ la hispanaj konkerantoj gvide de Hernán Cortés dum la lastaj du jaroj de sia vivo.

La nomo Motecuzoma signifas en la naŭatla "li aspektas sulkigante la frunton kiel princo " - la aldonon Xocoyotzin, "la pli juna" aŭ "la junulo" li ricevis por distingi lin disde sia antaŭulo Moktezumo la 1-a. Ĉar lia nomo laŭ la fonologio de la hispana lingvo aspektis strange kaj malfacile prononcebla, la eŭropaj konkerantoj "plifaciligis" ĝin al la formo Moctezuma, kaj poste pro misinterpretoj pluvariigis ĝin al la formo Montezuma.

Tecuixpo Ixtlaxóchitl, Isabel MoctezumaIsabel Moktezumo (ĉ. 1509 – 1550) estis filino de la tlatoani Moktezumo la 2-a.