Chatou
| Chatou | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Pariza Regiono | ||
| Departemento | Yvelines | ||
| Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||
| Kantono | Chatou (ĉefurbo) | ||
| INSEE kodo | 78146 [+] | ||
| Poŝtkodo | 78400 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | S-ro Christian Murez 2001-2008 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 30 598 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 6 023 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 9′ O (mapo)48.8913888888892.1577777777778Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 9′ O (mapo) | ||
| Alto | 22 m [+] | ||
| Areo | 5,08 km² ( 508 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Chatou [ŝatu] estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono.
Ĝi havas proksimume 29 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Catoviens.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Chatou situas 10 kilometrojn okcidente de Parizo, ĉe la bordo de la Sejno. Ĝi cetere troviĝas 6 kilometrojn el sia subprefektejo Saint-Germain-en-Laye, kaj 10 kilometrojn el sia prefektejo Versailles.
La komunuma teritorio estas tute urbigita, kaj situas ene de buklo de la Sejno. La komunumo havas landlimojn kun Le Vésinet okcidente, Croissy-sur-Seine sude, kaj Carrières-sur-Seine kaj Montesson norde. Je la alia flanko de la Sejno troviĝas Rueil-Malmaison, en la departemento Hauts-de-Seine.

Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la urbo devenas de iu gaŭla-romiano, Cattus.
La malgranda urbo kaj siaj - tiam - kamparaj pejzaĝoj interesis la impresionistajn pentristojn de la fino de la 19-a jarcento, precipe André Derain, kiu estis naskiĝinta en Chatou.






