La Celle-Saint-Cloud
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Celle-Saint-Cloud (stacidomo). |
| La Celle-Saint-Cloud | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Urbo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Pariza Regiono | ||||
| Departemento | Yvelines | ||||
| Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||||
| Kantono | La Celle-Saint-Cloud (ĉefurbo) | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 78126 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 78170 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 78126 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | S-ro Olivier Delaporte 2001-2008 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 21 527 (2005) | ||||
| Loĝdenso | 3 698,8 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 6′ O (mapo)48.8776042.100927Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 6′ O (mapo) | ||||
| Alto | De 75 al 176 m | ||||
| Areo | 5,82 km² | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
La Celle-Saint-Cloud estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono.
Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cellois aŭ Celloclodoaldiens.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Celle-Saint-Cloud ĉefe troviĝas sur la orienta kaj okcidenta flankoj de la valeto de la Drionne, kaj cetere plietendiĝas sur la plataĵo de Versailles sude. Ĝi situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente de Saint-Germain-en-Laye kaj 6 kilometrojn norde de Versailles, je la landlimo kun la departemento Hauts-de-Seine.
La komunumo havas landlimojn kun Rueil-Malmaison nordoriente, Vaucresson sudoriente, Le Chesnay sude, Rocquencourt sudokcidente, Louveciennes okcidente kaj Bougival nordokcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La nomo de la urbo devenas de la latina vorto cella, kiu malnovtempe signis ŝirmejon por ĉasistoj aŭ arbohakistoj, kaj de Clodoald, unu el la nepoj de Klodvigo la 1-a kiu starigis tie monaĥejon.
La komunumo havis plurajn nomojn tra la jarcentoj : La Celle-sur-Seine, Cella Villaris, Celle Fratum, La Celle-lez-Charlevanne, La Celle près Bougival, antaŭ fariĝi La Celle-Saint-Cloud je la 17-a jarcento. Ĝi cetere nomiĝis La Celle-les-Bruyères dum la franca revolucio de 1789.
Je la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la teritorio de la komunumo, proksima al la kastelo de Versailles, estis uzita kiel ĉastereno far la francaj reĝoj.



