Mikołaj Sikatka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikołaj Sikatka
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1787 (1787-12-10)
Morto 23-an de aprilo 1857 (1857-04-23) (69-jaraĝa)
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
vdr

Mikołaj Sikatka (naskiĝis la 10-an de decembro 1787, mortis la 23-an de aprilo 1857) – pola paŝtisto kaj viziulo de Grąblin (distrikto Koniński), ligita kun sanktejo al Maryja en Licheń Stary, apud Ślesin.

Mikołaj estis filo de Wojciech kaj Magdalena, la plej juna el tri gefratoj. Edziĝis al Tekla Mielcarzówna el Wielgopole, kun kiu havis filon Kazimierz, baptita, laŭ paroĥejaj libroj, la 4-an de marto 1811. Mikołaj Sikatka laboris tiam en bieno de Jan Pachlik en Grąblin. Lia dua edzino estis Kunegunda Jóźwiak.

Revelacioj[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1850–1852 Mikołaj Sikatka estis atestanto de la revelacioj (ne agnoskitaj de la Romkatolika Eklezio) de Maryja en la apuda Arbaro de Grąblin, kie ofte preĝis antaŭ pendigita sur pino kapeleto kun negranda bildo. Maryja antaŭdiris al li renaskiĝon de Pollando, epidemion de ĥolero kaj aliaj eventoj. En la revelacioj ŝi apelaciis konstrui preĝejon omaĝe al ŝi - la nunan bazilikon. Maltrankvilon de caraj regopovoj vekis la revelacio, en kiu Maryja tenis ĉebruste blankan aglon (ŝi aspektis same, kiel en rakonto de Tomasz Kłossowski, kiu en 1844 lokigis en Grąblin pli frue trovitan bildeton), tial la paŝtisto, post enketado ĉe komunumestro de Gosławice (nun la kvartalo de Konin), estis transdonita al distriktaj regopovoj en Konin, arestita kaj torturata, kio tamen ne rompis lin. Li forlasis malliberejon danke al falsa kuracista atesto pri psika malsano. En 1852 en Eŭropo eksplodis epidemion de ĥolero, kiu ankaŭ aperis en Grandpolujo. Oni tiam rememoris al si pri la revelacioj, kreskis religia kulto pri la bildo de Licheń, kio vekis intersiĝon ĉi-foje de ekleziaj regopovoj. Episkopo de Kujavio – Walenty Maciej Tomaszewski decidis enketi same Mikołaj Sikatka, kiel personojn asertantaj, ke estis resanigitaj. La bildo estis konsiderita karisma kaj mirakla, oni do decidis transporti ĝin al preĝejo de Dipatrino de Ĉenstoĥovo en Licheń Stary.

Mikołaj Sikatka mortis antaŭdirante la daton de sia morto. Kiam post 40 jaroj oni elterigis la korpon, dum konstruo de la monumento al la paŝtisto, montriĝis, ke ĝi estis en neŝanĝita stato. La monumenton oni detruis dum la dua mondmilito. En 1975 dum la 125-a datreveno de la revelacioj oni konstruis al Mikołaj Sikatka monumenton-maŭzoleon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Licheń, przewodnik. Sanktuarium Matki Bożej Bolesnej Królowej Polski (Licheń, gvidlibro. Sanktejo al Dipatrino Doloranta, Reĝino de Pollando), Enkonduka vorto: pastro Eugeniusz Makulski, Redakto: Edmund Wojnarowski, Maria Żbik, Wydawnictwo ZET, Vroclavo 2000; (ISBN 83-87841-79-X)