Blazono de Pollando
| Blazono de Pollando | |
|---|---|
Laŭleĝa aspekto de la nuntempa blazono | |
| Uzata ekde: | 1295 |
Blazono de Pollando estas difinita en 28-a artikolo de la konstitucio de 1997: Blazono de Pola Respubliko estas bildo de blanka aglo kun krono sur ruĝa kampo. Leĝo pri la blazono priskribas ĝin jene: blanka, unukapa aglo kun ora krono, oraj ungegoj kaj beko, direktita dekstren sur ruĝa, ete sube mallarĝiĝanta ŝildo. La sama leĝo diras, ke koloroj blanka kaj ruĝa estas koloroj de Pola Respubliko.
Legendo
[redakti | redakti fonton]Laŭ populara legendo, Lech [Leĥ], legenda fondinto de la pola ŝtato (la nomo ne estis historia persono, sed nur mitologia figuro), dum sia restado apud Poznano ekvidis grandan aglan neston sur arbo. En ĝi estis unu blanka aglo kaj du aglidoj. Kiam Lech observis la blankan aglon, ĝi etendis siajn flugilojn antaŭ la ĉielo ruĝa pro sunsubiro. La vidaĵo ravis lin kaj Lech elektis aglon kiel sian simbolon kaj decidis tie establi urbon Gniezno.
Historiaj blazonoj
[redakti | redakti fonton]La granda blazono de Pola Reĝlando Pollanda milita flago (inter la 10-a kaj la 14-a jc. Aglo de reĝo Przemysł la 2-a Granda blazono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj Aglo de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski Simbolo de la novembra ribelo Simbolo de la januara ribelo Blazono de la Dua Pola Respubliko en la jaroj 1919-1927 Nova blazono de la Dua Pola Respubliko (projektita en 1927) Pola Popola Respubliko (1945-1990) Laŭleĝa, aktuala blazono de Pollando
| |||||||||
