Blazono de Danio
| Blazono de Danio | |
|---|---|
La ŝtata blazono | |
| Uzata ekde: | Praversio en 1194, la nuna formo en 1972 |
La ŝtata blazono de Danio konsistas el tri kronitaj bluaj leonoj kun naŭ ruĝaj koroj en ora ŝildo sub ora reĝa krono.
La plej malnova konata bildigo de la nacia simbolo devenas de sigelo de reĝo Knut la 6-a ĉirkaŭ la jaro 1194.
La reĝa blazono de Danio estas pli kompleksa kaj, aldone al la nacia blazono, ankaŭ inkluzivas la simbolecon de Feroaj Insuloj, Gronlando, Ŝlesvigo, la dinastia blazono kaj aliaj elementoj. La plej nova versio estas aprobita en 2024.
La 20an de decembro 2024, Frederiko la 10-a ordonis ŝanĝon al la reĝa blazono, kiu laste estis ŝanĝita fare de lia patrino en 1972. En la nuna versio, Gronlando kaj Feroaj Insuloj ricevis pli da spaco. La blazono inkluzivas glaciurson (blankan urson) kaj virŝafon, kiuj simbolas Gronlandon kaj Feroajn Insulojn respektive. En la plej nova versio de la simbolo, la du estas pli elstarigitaj.
Samtempe, la monarko ordonis forigi de la blazono la tri kronojn, kiuj simbolis la union de Danio, Norvegio kaj Svedio (Unio de Kalmar) ĉar ili estas "neaktualaj". Tiu simbolo estis parto de la reĝa blazono dum pli ol 500 jaroj.
La blazono de la dana reĝa blazono (antaŭe nomita la granda imperia blazono) estas la jeno ekde 2025:
- “La ŝildo estas dividita en kvar partojn per arĝenta, ekstere kurba kruco kun ruĝa rando. Kampo 1: En oro, tri paŝantaj or-kirasaj bluaj leonoj kun ruĝaj langoj kaj oraj kronoj, akompanitaj de naŭ ruĝaj koroj (Danio); Kampo 2: En blua arĝenta virŝafo kun ora ŝelo kaj ruĝa lango (Feroaj Insuloj); Kampo 3: En blua, vertikala sidanta arĝenta urso kun ruĝa lango (Gronlando); Kampo 4: En oro, du paŝantaj or-kirasaj bluaj leonoj kun ruĝaj langoj (Sønderjylland/Schleswig). Korŝildo: Du ruĝaj stangoj en oro (Oldenburg). La ŝildo estas enfermita per la ĉenoj de la Dannebrog-Ordo kaj la Elefanto-Ordo.” [1]
La nacia blazono estas uzata de la registaro aŭ la ministerioj. La reĝa blazono troveblas sur oficialaj dokumentoj de la reĝa familio same kiel sur la sigelo kiu akompanas nomumojn de la reĝo kaj reĝan aprobon de novaj leĝoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova dokumenta mencio de la blazonaj koloroj estas el pli-malpli la jaroj 1270. Origine la leonoj rigardis la rigardanton kaj la nombro de la koroj tre variis. Oni diras, ke la koroj origine estis søblade (stiligitaj folioj de nufaro, komparu kun la frisa termino pompeblêd), sed ke ilia vera signifo jam frue dum la mezepoko perdiĝis pro neekzakta kopiado de la blazonoj.

Reĝa leĝo de 1972 nomas la figurojn søblade, sed la daniaj ŝtatanoj kutime simple nomas ilin "koroj". La nuna versio de la blazono kreiĝis en 1819 dum la regotempo de la reĝo Frederiko la 6-a. Li fiksis la nombron de koroj je naŭ kaj ordonis, ke la tri leonoj rigardu maldekstren (el heraldika kompreno dekstren). Rara versio, en kiu la tri leonoj kune tenas la danian banderolon, devenas el la regotempo de la reĝo Eriko la 7-a.
Ĝis pli-malpli la jaro 1960 Danio kaj havis malgrandan (ŝtata blazono) kiel ankaŭ grandan blazonon (reĝa blazono), kompareble al la ankaŭ nuntempa blazona uzo en Svedio. Pli kaj pli oni tamen uzis la malgrandan blazonon multe pli ofte ol la grandan, tiel ke nun nur la reĝa familio, ties persona gvardio kaj iuj funkciuloj de la reĝa kortumo uzas la grandan blazonon en tre formalaj okazoj.
La blazono tre similas al la blazono de Estonio kaj de Talino, kiuj ambaŭ fontas de la rego de la Dania Reĝlando en norda Estonio inter la jaroj 1219 kaj 1346.
La dania blazono estas ankaŭ modelo por la blazono de la duklando Ŝlesvigo, kies norda parto ankoraŭ nun apartenas al Danio.
| sigelo de Valdemaro la 2-a (regotempo 1202–1241). | |
| sigelo de Eriko la 5-a (regotempo 1259–1286). | |
| sigelo de Eriko la 6-a (regotempo 1286-1319). La du agloj indikas pri lia brandenburgia patrino. | |
| sigelo de Valdemaro la 4-a (regotempo 1340-1375). | |
| Fresko de reĝo Valdemaro kiel reĝo. | |
| sigelo de Eriko la 7-a "de Pomerio", 1398. La tri leonoj portas la danian flagon Dannebrog. | |
| sigelo de Kristoforo la 3-a "de Bavario", 1440-aj jaroj. | |
| sigelo reĝa de Johano la 1-a (regotempo 1481 – 1513). | |
| Eriko la 14-a (Svedio) aldonis la norvegian kaj danian blazonon al la sveda. Tio kaŭzis la tiel nomatan "trikronan militon". | |
| blazono el 1767, kun la blazonoj de Danio, Norvegio kaj la Unio de Kalmar. | |
| Granda blazono 1819 - 1903. En tiu blazono malaperis la norvegia leono. La unua blazonoparto montras la danian ŝtatan blazonon kun la tri leonoj. En la dua blazonoparto troveblas la blazono de Ŝlesvigo kun la du leonoj, la por diferencigo estas sen kronoj. La tri kronoj en la tria blazonoparto oficiale estis simbolo por la Unio de Kalmar, sed fakte identas kun la blazono de Svedio. Islando reprezentiĝas per kronita sekigita fiŝo sur ruĝa fono. Krome videblas la virŝafo de la Ferooj kaj la glaciurso de Gronlando. En la kvara blazonoparto videblas la blazonoj de Holstinio kaj Pomerio. La ŝildo en la mezo montras la blazonojn de Stormarn, Dithmarschen, Lauenburg kaj Delmenhorst. Ĉi-lastaj ses teritorioj de la Dania Reĝlando estis germanlingvaj kaj nuntempe parto de Germanio. | |
| granda blazono 1903-1948. Nura versio, en kiu Islando reprezentiĝis per falko anstataŭ la tradicia sekigita fiŝo. | |
| granda blazono 1948-1972. Islando en 1944 iĝis respubliko kaj do eksiĝis el la Dania Imperio. | |
| granda blazono 1972-2024. En la mezo nun la blazono de la dinastio Oldenburgio troveblas sole. La blazonoj por Holstinio kaj Pomerio en la kvara blazonoparto estis anstataŭigitaj per la dania ŝtata blazono, kiu jam troveblas ankaŭ en la unua blazonoparto. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fastsættelse af nyt kongevåben. In: kongehuset.dk.
| |||||||||
