Blazono de Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Monako
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1858
vdr

La ŝtata blazono de Monako en la nuna formo validas ekde la jaro 1858 kaj estas ankaŭ la persona blazono de la reganta princo de Monako.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blazonŝildo el blankaj kaj ruĝaj romboj kadriĝas per "blazona mantelo" el ermena felo, kiu surhavas oran kronon. Kaj la ŝildon kaj la flankojn de la mantelo tenas du kristanaj monaĥoj el la ordeno de minoritanoj. Ili aludas al la konkero de la fortikaĵo Monako en la jaro 1297 per la soldatoj de Francesco Grimaldi, kiuj kamuflis sin kvazaŭ monaĥoj.

La tekstorubando sub la blazonŝildo montras la latinlingvan moton de la familio Grimaldi, "Deo Juvante" (per la helpo de Dio).

Historiaj blazonoj[redakti | redakti fonton]