Blazono de Kroatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Kroatio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 21-a de decembro 1990, antaŭaj formoj jam en uzo ekde la jaro 1495
vdr

La ŝtata blazono de Kroatio oficiale enkondukiĝis la 21-an de decembro 1990, kvankam antaŭaj formoj de ĝi jam estis en uzo ekde la jaro 1495. Ĝi baze konsistas el blazonŝildo de 25 kvadratoj el ruĝo kaj heraldika arĝento (fakta blanko), alterne metataj kvazaŭ en ŝakludilo. En la kroata lingvo tial ĝi neformale nomatas Šahovnica – "ŝakluda breto".

Krome en la supra rando aldoniĝis kvinpinta blazona krono, kiu konsistas el la kvin plej gravaj historiaj regionoj de la teritorio de nuntempa Kroatio. La blazono estas parto de la flago de Kroatio.

Post la ŝtata sendependiĝo de Kroatio per la konstitucio de la 21-a de decembro 1990 la blazonŝildo sen la blazona krono fiksiĝis kiel ŝtata blazono.[1] La konstucio publigikita la sekvan tagon en artikolo 11 frazo 1 mencias "la historian kroatan blazonon, kies ĉefa parto konsistas el 25 alternaj ruĝaj-blankaj (argentaj) kampoj".

La uzo de la blazona krono kaj la detala prezento de la ŝtata blazono difiniĝis per la "leĝo pri la blazono, la flago kaj la himno de la Respubliko Kroatio, kaj pri la flago kaj skarpo de la prezidanto de la Respubliko Kroatio" de la 21-a de decembro 1990. Parto de la leĝo ankaŭ estis skizo de la kompleta blazono, produktita per la grafikisto Miroslav Šutej kaj konfirmita per ŝtata komisiono. En septembro 2011 la kroata parlamento Sabor fiksis novajn desegnaĵojn kaj grafikajn normojn por la detala prezento de la blazono de la respubliko kaj de la prezidanto.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazonŝildo[redakti | redakti fonton]

blazonŝildo de Kroatio

Laŭ legendo la kroata reĝo Stjepan Držislav, mortinta en 997, kiu iĝis kaptito de la Respubliko Venecio, per trifoja ŝakluda venko kontraŭ la venecia doĝo Pietro la 2-a Orseolo reakiris sian liberecon kaj per tio evitis militon inter Kroatio kaj Venecio. Sekve ordoniĝis ke la ŝakluda emblemo en la koloro de sango estu la blazono de Kroatio. Tamen fakte la kroata blazonŝildo nur ekestis proksimume 500 jarojn pli poste.

Laŭ plia historia interpreto la ruĝaj kaj blankaj areoj de la ŝakluda emblemo estu origine la historiaj provincoj (banovine) de "ruĝa Kroatio" kaj "blanka Kroatio", ekestinta pro la mezepoka divido de la kontinentaj malmaraj partoj ("ruĝaj") kaj la marbordaj partoj ("blankaj"), kiuj nur en 925 sub reĝo Tomislav unuiĝis al komuna kroata reĝlando.

Tamen la blazonŝildo fakte aperis nur fine de la 15-a jarcento kaj probable ŝuldiĝas al iniciato de la imperiestro Maksimiliano la 1-a, kiu post la pripaca traktato de Bratislavo el 1491 flanke de la reganta reĝo Vladislao la 2-a de Bohemio kaj Hungario iĝis la titola reĝo de la Reĝlando Hungario kaj ties flankaj landoj. Kadre de tiu novstrukturiĝo laŭ historiistaj interpretoj ekestis tipa "parolanta" aŭ "laŭnoma" blazono, kiu aludis al la simila sono de la vortoj "kvadrato" kaj "kroato".

plej malnova konservita bildigo de la historia kroata blazonŝildo el la jaro 1495, parto de plafona fresko en Innsbruck

La plej malnova konservita bildigo de la historia kroata blazonŝildo el la jaro 1495 estas parto de publike alirebla plafona fresko en arkaro de la historia domo Stadtrichter Zeller ´ en la tirola urbo Innsbruck. Tiu fresko montras la blazonon de la Reĝlando Kroatio, komencante per blanka areo kaj divido al 16 ruĝaj-blankaj areoj.

En la 19-a jarcento Kroatio estis parto de la landoj de la Hungara Krono kaj sekve ankaŭ iĝis parto de la regno Aŭstrio-Hungario. La kroata ŝakluda blazono en tiu tempo kune kun la blazonoj de Dalmatio kaj Slavonio uziĝis en komuna blazono.

En la jaro 1940 la ŝakluda blazono oficiale iĝis la blazono de la en 1939 fondita aŭtonoma regiono Banovina Hrvatska ene de la Reĝlando Jugoslavio, en du variaĵoj, pli granda kaj pli malgranda.

aldonaĵo al la blazonŝildo en la blazono de la Sendependa Ŝtato Kroatio (1941–45)

Per la fondiĝo de la faŝisma Sendependa Ŝtato Kroatio, la "ŝtato de Ustaŝoj", en 1941 enkondukiĝis nova ŝtata blazono. Ĝi konsistis el la historia kroata blazonŝildo, komenciĝanta per blanka areo. Super la blazonŝildo videblis stelforma ornamaĵo el kroata plektaĵo. Ĝi kreiĝis el tri paralele ondiĝantaj ruĝaj rubandoj, kiuj en la diagonalaj anguloj de la ekestanta okangulo konsistiĝis etajn bindaĵojn. La ornamaĵo ĉirkaŭis la majusklan literon "U", por la vorto "Ustaŝoj".

Ekde tiu momento ŝakluda ruĝa-blanka emblemo komenciĝanta per blanka areo konsideratas faŝisma emblemo, kvankam ankaŭ la plej malnova konservita bildo de la blazono el 1495 en Innsbruck, bildigo de la simbolo en la blazona libro de Fojnica la la 17-a jarcento kaj pliaj aliaj historiaj bildigoj de la blazono montris tian aranĝon.

Post la Dua Mondmilito la Popola Respubliko Kroatio, antaŭaĵo de la Socialista Respubliko Kroatio, ne plu uzis la historian blazonŝildon. Anstataŭa ŝtata simbolo inter la jaroj 1945 kaj 1947 estis komunisma Ruĝa Stelo, ĉirkaŭate per faskeo da greno kaj per laŭra branĉo. La blazono de la Socialista Respubliko Kroatio (1947–1990) centre konsistis el ŝakluda emblemo komenciĝanta per ruĝa areo, ĉirkaŭata per faskoj de greno sube ligitaj per komunisma ruĝa stelo. La kolore variigita "Šahovnica" bildiĝas super maro kaj havas du rondajn "golfetojn" ĉe la supra parto, kiuj ekestigas tri pintojn. Fone videblas suno, kies radioj kovras la kompasajn direktojn okcidento, nordo kaj oriento.

Blazona krono[redakti | redakti fonton]

La blazonan kronon oni aldonis al la blazonŝildo probable por klarigi ke la Respubliko Kroatio nur ampleksu la teritoriojn reprezentatajn per la regionaj blazonoj bildigitaj en la krono.

En la blazona krono el heraldika sinsekvo de dekstre maldekstren (el spektanta vidpunkto de maldekstre dekstren) bildiĝas la blazonoj de la plej gravaj historiaj regionoj de la nuna teritorio de la Respubliko Kroatio. Temas pri:

La blazono de "centra Kroatio" aŭ "Malnova Kroatio", la plej aĝa konata kroata blazono: stiligita ses-pinta ora stelo sur kuŝanta arĝenta lunarko, antaŭ helblua fono.

La blazono de la urbo Dubrovnik respektive de la Respubliko Ragusa: stiligitaj du horizontalaj ruĝaj traboj antaŭ malhelblua fono.

La blazono de Dalmatio respektive de la Reĝlando Dalmatio: stiligitaj tri kronigitaj oraj kapoj de leopardoj (du supre, unu malsupre) antaŭ helblua fono.

La blazono de Istrio: ora kapro kun ruĝaj kornoj kaj piedoj, rigardanta maldekstren, antaŭ malhelblua fono.

blazono de la prezidanto de Kroatio

La blazono de Slavonio respektive de la Reĝlando Slavonio (1699–1918): ses-pinta ora stelo super horizontala ruĝa trabo, supre kaj supe akompanata per pli mallarĝa arĝenta (blanka) dividilo, antaŭ helblua fono, kaj en la trabo nigra marteso kun blanka ventro, rigardanta dekstren (vidu ankaŭ la artikolon pri la nacia valuto kroata kunao).

Blazono de la prezidanto de la respubliko Kroatio[redakti | redakti fonton]

En la en 1990 enkondukita blazono de la prezidanto de Kroatio la unuopaj regionaj blazonoj de la blazona krono aranĝiĝas ĉirkaŭ la historia blazonŝildo.

Elekto de historiaj antaŭaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]