Vladimir Sorokin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Sorokin
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1955 (1955-08-07) (68-jaraĝa)
en Bikovo (Ramenskoje), Ramensky District
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Rusia Ŝtata Universitato de Gaso kaj Nafto Gubkin
Okupo
Okupo dramaturgoverkistoscenaristo • libretisto • sciencfikcia verkisto • pentristo • vidartisto
TTT
Retejo http://www.srkn.ru/
vdr

Vladimir Georgijeviĉ SOROKIN (ruse Владимир Георгиевич Сорокин; naskiĝis la 7-an de augusto 1955 en Bykovo, apud Moskvo) estas rusia koncepta artisto, dramaturgo kaj verkisto de postmoderna literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladimir Sorokin studis inĝeniersciencon en Moskvo. Li estis en opozicio kun la komunista sistemo de Sovetunio kaj publikigis siajn verkojn sekrete en la opozicia gazetaro (Samizdato). Li provis publikigi siajn unuajn verkoj en Sovetunio en la jaro 1989 antaŭ ol liaj verkoj estis publikigitaj eksterlande.

Vladimir Sorokin estas konsiderata unu el la plej grandaj kritikistoj de la politika sistemo de la rusa prezidento Vladimir Putin.

Arto[redakti | redakti fonton]

Li okupiĝis pri librografiko, pentroarto kaj konceptarto. Li partoprenis multajn artajn ekspoziciojn. Li dizajnis kaj ilustris ĉirkaŭ 50 librojn.

PEN-Klubo[redakti | redakti fonton]

Li estis membro de la rusa PEN-Klubo . En januaro 2017, li anoncis sian retiriĝon de la PEN-Klubo en protesto kontraŭ la agoj de la Plenuma Komitato[1]. En junio 2022 li estis unu el la kunfondintoj de PEN Berlino. Sorokin gajnis la premion Gorki[2]. En 2006 aperis "La Tago de Opriĉnina" (ruse День опричника), distopia romano projekcianta la mondon de Ivano la Terura en nuntempan Rusion. Malgraŭ la dato en la estonteco (2027), la nuntempo estas rekonebla per naci-patriotaj aŭ novimperiismaj diskursoj[3]. En 2023, rusiaj librovendejoj kaj bibliotekoj ricevis la ordonon forigi la verkojn de Sorokin. Tamen, la Ministerio pri Kulturo en Moskvo neis, ke ekzistas listoj de "malpermesitaj libroj"[4].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vladimir Sorokin verkis multajn romanojn, rakontojn, poemojn, dramojn, teatraĵojn kaj filmscenarojn. La libroj estis tradukitaj en dekojn da lingvoj. En Rusio, la verkoj de Vladimir Sorokin multfoje iĝis temo de publika diskuto, inkluzive de proceso. Liaj libroj estas nuntempe tradukitaj en 22 lingvojn.

Inter la plej gravaj verkoj:

  • 1983 Очередь
  • 2004 Путь Бро
  • 2006 День опричника (Djenj Opriĉnina - "La Tago de Opriĉnina")[5]
  • 2008 Сахарный кремль
  • 2010 Метель
  • 2013 Теллурия
  • 2017 Манарага
  • 2021 Доктор Гарин

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala regejo de Vladmir Sorokin

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vladimir Sorokin decidis retiriĝi el la Rusa PEN-Centro, realnoevremya.ru, la 13-an de januaro 2013, arkivita el la originalo la 2-an de februaro 2017, alirite la 29-an de marto 2023
  2. (de) APA: Gorki-Preis an Vladimir Sorokin, Der Standard, la 1-an de oktobro 2010,
  3. (de) Vladimir Sorokin, Dekoder, la 26-an de januaro 2017
  4. (de) Putins Angst vor der Literatur, Spiegel.de, la 11-an de marto 2023.
  5. (ru) Intervjuo kun Sorokin; Владимир Сорокин: "Гротеск стал назиму начений воздухом", Colta.ru, la 15-an de novembro 2012.