Opriĉnina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Opriĉnina (опричнина — malnovruse "opriĉ" — krome, aparte) - difino de periodo en historio de Rusio (1565-1572) kaj samtempe de aplikata politiko dum ĉi tiu tempo fare de caro Ivano la Terura. Ĉefa celo estis subpremo de ĉia interna opozicio kaj plifortigo de la cara regopovo. Ĝi konsistis en apartigo de granda parto de la Moskva Regno disde regopovo de bojaroj, kiuj ricevis la restan parton nomatan zemŝĉina (земщина) kaj gvidatan de Bojara Konsilio.

Laŭ ordono de caro estis establigita societo kun specia teritorio, armeo, financioj kaj regado. Caro estigis anojn de opriĉnina maljuĝeblaj. Rezulto de opriĉnina estas plifortigo de aŭtokrata potenco kun trajtoj de orienta despotismo.

En 1572 la caro abolicis opriĉnina(n) kaj revenigis parton de konfiskitaj teritorioj al iliaj originaj proprietuloj. Do, opriĉnina estis perforta centraligo sen sufiĉaj ekonomikaj kaj sociaj premisoj. Ĉefa realigrimedo de opriĉnina estas teroro.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

En 1564 post laŭvica malvenko de rusa armeo komendata de Kurbskij en batalo de Czaśniki (Vicebska regiono), la caro ordonis forpeli sian princon kaj proksiman kunlaboranton al Dorpat. Militisto Kurbskij kontraŭstarisal la caro, la 30-an de aprilo 1564 transiris al flnko de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Lia soldataro kun taĉmentoj polaj-litvaj detuis interalie Velikije Luki. Rezulte de tiaj eventoj la caro suspektante nobelaron pri perfido, kreis opriĉnina.

Agado[redakti | redakti fonton]

Adeptoj de opriĉnina mortigis ĉefepiskopojn kaj faris amasan deportadon de loĝantaro. La plej fama eksceso estis detruo de ribelanta Velikij Novgorod, kiu kiel ĉefurbo de antaŭa Novgoroda Respubliko kaj reprezentanto de plutokratiaj kaj respublikaj tradicioj estis serioza minaco al aŭtoritatisma regado de la caro (same politike kaj ideologie).

Adeptoj de opriĉnina devenis ĉefe de etaj nobeloj aŭ estis fremdaj solduloj. Ilia tasko estis disvastigado de terorismo kaj administrado de bienoj forprenitaj al bojaroj.

En fikcio[redakti | redakti fonton]

Opriĉnik (en rusa: «Опричник», IPA: [ɐˈprʲitɕnʲɪk]), tradukita foje kiel La Gardisto, estas opero en kvar aktoj, kvin scenoj, de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por sia propra libreto laŭ tragedio La Opriĉnikoj (en rusa: Опричники) de Ivan Laĵeĉnikov (1792–1869). La temo de la opero estas la opriĉnikoj. La agado okazas en la kortego de Ivano la Terura dum la epoko de la Opriĉnina (1565–1573).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • * M. Heller, Historia imperium rosyjskiego (Historio de Rusa Imperio). Książka i Wiedza, Warszawa 2005, ISBN 8305134253
  • Oleg Gordievsky, Christopher Andrew, KGB: The Inside Story of its intelligence operations from Lenin to Gorbachev (ruslingva eldono), Centerpoligraph, Moskvo 1999, p. 21, ISBN 5-227-00437-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.