Vicebska regiono

| Vicebska regiono | ||
|---|---|---|
| Administra regiono | ||
| Flago | Blazono | |
| regionoj de Belorusio [+] | ||
| Lando | Belorusio | |
| Supermara alteco | 137 m [+] | |
| Ĉefurbo | Vicebsko | |
| - koordinatoj | 55° N, 29° O (mapo)55.33333333333329Koordinatoj: 55° N, 29° O (mapo) | |
| Akvokolektejo | 40 049,99 km² (4 004 999 ha) [+] | |
| Areo | 40 049,99 km² (4 004 999 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 1 072 063 [+] (1-a de januaro 2025) | |
| Denseco | 26,77 loĝ./km² [+] [+] | |
| Guberniestro | Alaksandar Subocin | |
| Horzono | UTC+03:00 [+] | |
| ISO 3166-2 | BY-VI | |
![]() |
||
| Vicebska regiono | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Vicebska regiono (beloruse Ві́цебская вобласць, latinliterigite vicebskaja voblasć) kovras la nordan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 40 100 kvadratajn kilometrojn. La administra centro de la regiono estas la urbo Vicebsk (beloruse Ві́цебск; ruse Ви́тебск), kiu komence de 2017 havis 369 933 loĝantojn[1]. Pliaj plej grandaj urboj de la regiono estas Orŝa (beloruse kaj ruse О́рша), kiu komence de 2017 havis 115 938 loĝantojn[2], Navapolack (beloruse Наваполацк; ruse Новополоцк), kiu tiutempe havis 102 288 loĝantojn, kaj Polack (beloruse По́лацк; ruse По́лоцк), kiu tiam havis 85 012 urbanojn. La regiono oficiale ekhavis siajn limojn en 1960 en administra geografia reformo de la Belorusa SSR ene de Sovetunio, kaj la limoj konfirmiĝis post la sendepentiĝo de la respubliko Belorusio post septembro 1991.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La regiona areo limas al Rusio (provincoj Pskov kaj Smolensk) norde kaj oriente, al la Minska kaj Mahilova regionoj de Belorusio sude, la Minska kaj Hrodna regionoj sudokcidente, kaj okcidente respektive nordokcidente al la distrikto Vilnius de Litovio kaj la distrikto Daugavpils de Latvio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Численность населения на 1 января 2017 г. и среднегодовая численность населения за 2016 год по Республике Беларусь в разрезе областей, районов, городов и поселков городского типа. Arkivita el la originalo je 2020-08-13. Alirita 2018-02-28 .
- ↑ Численность населения на 1 января 2017 г. и среднегодовая численность населения за 2016 год по Республике Беларусь в разрезе областей, районов, городов и поселков городского типа. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2018-02-28 .







