Bresta regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bresta regiono
Administra regiono
FlagoBlazono
regionoj de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco136 m [+]
ĈefurboBresto
- koordinatoj52° N, 25° O (mapo)52.38250277777825.199847222222Koordinatoj: 52° N, 25° O (mapo)
Areo32 300 km² (3 230 000 ha) [+]

Loĝantaro1 315 405 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco40,72 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroJurij Vitoldoviĉ Ŝulejka

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2BY-BR

Bresta regiono (Tero)
Bresta regiono (Tero)

Bresta regiono (Belorusio)
Bresta regiono (Belorusio)
DEC

Map
Bresta regiono

Vikimedia Komunejo:  Brest Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Bresta regiono (beloruse Брэсцкая вобласць, latinliterigite brestskaja voblasć, ruse Брестская область) kovras la sudokcidentan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiona areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Bresto, pliaj aparte gravaj urboj Baranoviĉi kaj Pinsk.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La regiono konsistas el 16 distriktoj:

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiona areo limas al la Podlaĥia kaj Lublina provincoj de Pollando okcidente, la Volina kaj Rivna provincoj de Ukrainio sude, la Hrodna kaj Minska regionoj de Belarusio norde kaj la Homela regiono oriente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 15,7 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo.

La regiono ofte nomatas la "okcidenta pordo" al Belarusio. Geografie, ĝi apartenas al la teritorio historie nomata Polesio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis parto de la Polesia voevodilo de la Dua Pola Respubliko inter la jaroj 1921 kaj 1939. La moderna regiono estis fondita en la jaro 1939, kiel parto de BSSR, post la reunuiĝo de Okcidenta Belorusio kun Sovetunio. En la jaro 1954 la regiono akiris teritoriojn de iama Pinska regiono de BSSR.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2018, 85% de la loĝantaro estis belorusoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]