Opriĉnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Опричник
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Opriĉnik (en rusa: «Опричник», IPA: [ɐˈprʲitɕnʲɪk]), tradukita foje kiel La Gardisto, estas opero en kvar aktoj, kvin scenoj, de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por sia propra libreto laŭ tragedio La Opriĉnikoj (en rusa: Опричники) de Ivan Laĵeĉnikov (1792–1869). La temo de la opero estas la opriĉnikoj. La agado okazas en la kortego de Ivano la Terura dum la epoko de la Opriĉnina (1565–1573).

Ĉajkovskij laboris ĉe tiu opero el Februaro 1870 ĝis Marto 1872. Ĝi inkludas muzikon el lia frua opero Vojevodo (1869). La verkon li dediĉis al la Grandduko Konstantin Nikolajeviĉ Romanov. Ĝi premieris en la Mariinskij-Teatro en Sankt-Peterburgo la 24an de Aprilo 1874, sekvita de la premiero en Moskvo la 16an de Majo 1874 en la Bolŝoj-Teatro.

La ĉefaj roluloj estas la princo Ĵemĉuĵnij; lia filino Natalia; Molĉan Mitkov, nome la fianĉo de Natalia; la bojarda vidvino Feodosija Morozova, reala gravulo; Andrej Morozov, ŝia filo; Fjodor Basmanov, nome juna opriĉnik; Princo Vjazminski kaj Zajarjevna.