Love Canal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Love Canal
Looking into Love Canal.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 5′ N, 78° 57′ U (mapo)43.080518-78.948956Koordinatoj: 43° 5′ N, 78° 57′ U (mapo) [+]
Situo de Love Canal

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Love Canal [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Love Canal [ləv kəNÆL] estas kvartalo de la urbo Niagara Falls, Nov-Jorkio, kie troviĝis kanalo, kiun oni uzis kiel rubejo.

Dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj en la malplenigitan kanalon oni ĵetis 18.000 tunojn da kemiaj rubaĵoj, plenigis la fosegon kaj poste konstruis sur la ekskanalon domojn kaj eĉ lernejon. Je la fino de la 1970-aj jaroj danĝeraj kemiaĵoj trafiltriĝis ĝis la surfaco kaj igis plimultigon de denaskaj misformaĵoj, abortoj kaj kancero.

Post la katastrofo la respondeca firmao pagis pli ol $20.000.000 al la viktimoj, $98.000.000 al la ŝtato Nov-Jorkio kaj $129.000.000 al la usona registaro por la resanigado de la regiono. Al la enloĝantoj eblis reiri al siaj hejmoj nur en la 1990-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]