Gaetano Thiene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gaetano dei Conti di Thiene (naskiĝinta en la 1-a de oktobro 1480 en Vicenza, mortinta en la 7-a de aŭgusto 1547 en Napolo) estis itala katolika pastro kaj religiema reformanto, kiuj helpis fondi la ordenon de la Teatanoj. Li estas rekonita kiel sanktulo en la Romkatolika Eklezio, kaj lia festotago estas la 7-a de aŭgusto.

Skulptaĵo de Gaetano en Madrido

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gaetano estis la filo de Gaspar, sinjoro de Thiene, kaj Maria Porta, personoj de la unua rango inter la nobelaro de la teritorio de Vicenza, en Lombardio. Lia patro mortis kiam Gaetano estis 2-jara. Dispoziciita al pieco de lia patrino, li studis juron en Padovo, ricevante sian gradon kiel doktoro en burĝa kaj kanona juro en la aĝo de 24. En 1506 li laboris kiel diplomato por Julio la 2-a, kun kiu li helpis kunakordigi la Venecian respublikon. Sed li ne estis ordinita pastro antaŭ la jaro 1516.

Revokite al Vicenza per la morto de lia patrino, li fondis en 1522 hospitalon por nesaniĝeblaj. Liaj interesoj estis dediĉitaj kaj al spirita kaj al fizika resanigo. Li aliĝis al samideanaro en Romo nomita Preĝantaro (oratorium) de la dia amo. Li intencis formi grupon kiu kombinus la spiriton de monaĥismo kun la ekzercoj de la aktiva ministerio. La morto de Julio la 2-a en 1523 igis lin retiriĝi de la Papa kortego kaj revenanta ree al Vicenza, li membrigis la samideanaron de Sankta Hieronimo kiu estis starigita laŭ la modelo de la roma preĝantaro. Tamen, tie la samideanaro konsistis el viroj de la plej malsupraj stacioj de vivo. Tio kaŭzis embarason al liaj amikoj. Sed Gaetano insistis kaj elserĉis la malsanojn kaj la senhavulojn en la tuta urbo, kaj laboris en la hospitaloj de la de la senhelpuloj.

Nova kongregacio estis kanone fondita fare de papo Klemento la 7-a en la jaro 1524. Unu el liaj kvar kunuloj estis Giovanni Pietro Carafa, la episkopo de Chieti, elektita unua ĉefo de la ordo, kiu poste iĝis papo (Paŭlo la 4-a). De la latina nomo de la grandurbo Chieti Theate ekestis la nomo sub kiu la ordo estas konata: la Teatanoj. La ordo kreskis je sufiĉe malrapida rapideco: ekzistis nur 22 Teatinoj dum la Disrabado de Romo (1527). Ili sukcesis eskapi al Venecio post kiam ilia domo en Romo estis ruinigita kiam la soldatoj de imperiestro Karlo la 5-a enmarŝis la grandurbon.

Tie Gaetano renkontis Gerolamo Emiliani, kiun li helpis en la establado de lia porklerikula kongregacio Ordo Clericorum Regularium a Somascha. En 1533 li fondis domon en Napolo kiu helpis tiujn kiuj deziris kontroli la progresojn de Luteranismo. La jaron 1540 Gaetano troviĝis en Venecio denove kaj de tie li etendis sian laboron al Verono. Li fondis bankon por helpi al la senhavuloj kaj oferti alternativon al procentegistoj. Ĝi poste iĝis la Banko de Napolo. Li entombigitis en la Kirko San Paolo Maggiore en Napolo; ekster la eklezio estas placo nomita por li, kun statuo.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Li estis beatulo la 8-an de oktobro, 1629, fare de Urbano la 8-a. La 12-an de aprilo, 1671, Gaetano estis enkanonigita. kune kun Rozo de Lima, Luis Beltrán, Francis Borgia kaj Felipe Benicio. Li estas konata kiel la patronsanktulo de la senlaboruloj, hazardludantoj, dokumentkontrolistoj kaj labor-/fortunserĉantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni B. Castaldo: Vida ilustrada de San Cayetano, Padres Teatinos, Palma de Mallorca 1985, ISBN 84-398-3435-7
  • Max J. Hufnagel: St. Cajetan, ein wenig bekannter Schutzpatron Bayerns. Geschichtlicher Beitrag zu seiner Verehrung in Bayern. EOS-Verlag, St. Ottilien 1992, ISBN 3-88096-647-8.
  • Walther P. Liesching: Der heilige Kajetan von Tiene im Bodenseeraum. Der Anwalt der göttlichen Vorsehung auf Altären in Neukirch und Überlingen, in: Schriften des Vereins für Geschichte des Bodensees und seiner Umgebung, 111. Jg. 1993, S. 157–192 (Surrete)
  • Klaus Obermeier: Der heilige Kajetan von Thiene. Patron der Theatinerkirche, Landespatron von Bayern. Kathol. Kirchenstiftung St. St. Kajetan, München 1999.
  • ANDREU, F.: «Caetano da Thiene», en Bibl. Sanct. 5, 1345-1349.
  • ANDREU, F.: Le lettere di S. Gaetano da Thiene. Ciudad del Vaticano, 1954.
  • CHIMINELLI, P.: San Gaetano Thiene. Roma: Cuore della Riforma Cattolica, 1948.
  • DE MAULDE LA CLAVIÉRE, R.; y G. SALVADORI: San Gaetano da Thiene e la Riorma cattolica italiana. Roma, 1911.
  • MÁS, B.: «S. Gaétan de Thiene», DSAM 4 (30-48).
  • PASCIINI, P.: San Gaetano Thiene, Gian Pietro Carafa e le origini dei Chierici Regolari Teatini. Roma, 1926.
  • RULLAN, P. A.: Por las rutas del Padre de Providencia. Madrid, 1949.
  • VENY BALLESTER, A.: San Cayetano de Thiene. Patriarca de los Clérigos Regulares. Barcelona, 1950.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]