Gerolamo Emiliani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerolamo Emiliani
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1485 (1485-11-30)
en Venecio
Morto 8-an de februaro 1537 (1537-02-08) (51-jaraĝa)
en Somasca
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • oficiroreligiulo
vdr

Gerolamo EMILIANI (naskiĝinta en 1481 en Venecio, mortinta en la 8-a de februaro 1537 en Somasca) estis itala karitatulo, fondinto de la Somaschi-patroj (regulitaj klerikuloj), kaj sanktulo. Li estis enkanonigita en 1767 kaj estas la patronsanktulo de orfoj.

Gerolamo Emiliani - Giandomenico Tiepolo
Aperis al Gerolamo kaj liaj disĉiploj la Dipatrino

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gerolamo estis la filo de Angelo Emiliani (populare nomita Miani) kaj Eleonore Mauroceni. Lia patro mortis kiam li estis adoleskanto; Gerolamo forkuris en la aĝo de 15 por aliĝi al armeo. En 1508, li partoprenis la defendon de Castelnuovo kontraŭ la Ligo de Cambray. Li estis nomumita guberniestro de fortikaĵo en la montoj de Trevizo, kaj defendante estis kaptita. Lian sukcesan fuĝon li atribuis al la propeto de la Dipatrino. Li faris pilgrimadon al la sanktejo de La Virgulino de Trevizo, en plenumado de ĵuro, kaj lasis tie siajn katenojn. Li tiam estis nomumita venecia magistratulo (podestà) de Castelnuovo, sed post mallonga tempo li reiris al Venecio por kontroli la edukon de siaj nevoj. Lia tuta libertempo estis dediĉita al la studo de teologio kaj al karitataj faroj. Li estis ordinita pastro en 1518.

En la jaro da pesto kaj malsatkatastrofo (1528), li ŝajnis esti ĉie kaj montris fervoron, precipe por la orfoj, kies nombro tiam memkompreneble multe pliiĝis. Li komencis prizorgi la malsanulojn kaj provizi nutraĵojn al la malsataj je propra kosto. Li luis domon por ili proksime de la Kirko Sankta Rozo kaj, kun la asistado de kelkaj piaj laikoj, flegis ilin. Al lia pagendaĵo estis ankaŭ transigita la hospitalo por nesanigeblaj, fonditaj fare de Gaetano Thiene. En 1531 li iris al Verono kaj persvadis la civitanojn je hospitalkonstruo. En Brescia, Bergamo, Milano kaj aliaj lokoj en norda Italio, li starigis orfejojn, por knaboj kaj por knabinoj. En Bergamo, li ankaŭ fondis gastejon por pentantaj ĉiesulinoj.

Fondo de porklerikula kongregacio[redakti | redakti fonton]

La t.n. Sankta skalo en Somasca; supren ĉi la sanktulo retiriĝis por preĝado

Du pastroj, Alessandro Besuzio kaj Agostino Bariso, tiam aliĝis al li en liaj laboroj de bonfarado, kaj en 1532 Gerolamo fondis la kongregacion Ordo Clericorum Regularium a Somascha. La ĉefdometo estis en Somasca, izolita norditala vilaĝeto en la distriktkomunumo de Vercurago inter Milano kaj Bergamo; tial poste la membroj iĝis konataj kiel Somaschi. Apartenis ili al la familio de la Aŭgustenanoj. En la Regulo de tiu socio, Gerolamo deklaris ke la ĉeflaboro de la komunumo estu la prizorgo de orfoj, malriĉuloj kaj malsanaj, kaj postulis ke loĝejoj, manĝaĵo kaj vestaĵo de la kongregacianoj portu la signon de religia malriĉeco.

La ordeno estis aprobita en 1540 fare de papo Paŭlo la 3-a kaj disvastiĝis en Italio. Dum epidemio, Gerolamo helpis la malsanajn kaj kaptis la peston.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Li estis beatuligita fare de Benedikto la 14-a en 1747, kaj enkanonigita fare de Klemento la 13-a en 1767. La brevier- kaj mestekstoj en lia honoro ok jarojn poste estis aprobitaj. Lia festotago estis ekde 1769 la 20-a de julio; en 1969, Paŭlo la 6-a movis la oficialan memorigan al li al la tago de lia morto, la 8-a de februaro.

En 1928 Pio la 11-a nomis lin la patrono de orfoj kaj forlasitaj infanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • p. Brunelli Secondo CRS: Hai spezzato le mie catene, pro manoscripto, Corbetta, 2012
  • p. Brunelli Secondo CRS: Ricerche storiche su San Girolamo Miani, Somasca, 1996
  • p. Brunelli Secondo CRS: Libro de Gratia di don Girolamo Sirino, Somasca, 1981

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]