Volodimir Zelenskij
Volodimir Zelenskij | ||
---|---|---|
Prezidento de Ukrainio | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Володимир Олександрович Зеленський | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1978 (42-jara) en Krivij Rih | |
Etno | Ukrainoj [#] | |
Lingvoj | rusa lingvo • angla lingvo • hebrea lingvo • ukraina lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Ukrainio • Sovetunio [#] | |
Alma mater | Kryvyi Rih Institute of Economics [#] | |
Partio | Servanto de la Nacio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Olexander Zelensky [#] | |
Patrino | Rimma Zelenska [#] | |
Edz(in)o | Olena Zelenska [#] | |
Infanoj | Q100437052 [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Зелёный [#] | |
Okupo | scenaristo • juristo • komikisto • prezentisto • produktoro • kantisto • aktoro • televida prezentisto • televida produktoro • imitisto • humuristo • amuzisto • politikisto • showman • filmreĝisoro • KVN actor [#] | |
Laborkampo | aktorado • parodio • amuzindustrio [#] | |
Aktiva dum | 1995– [#] | |
Oficiala retejo | https://ze2019.com [#] | |
![]() | ||
Dum | 20-a de majo 2019 - | |
Antaŭulo | Petro Poroŝenko | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Volodimir Oleksandroviĉ Zelenskij (ukraine Володимир Олександрович Зеленський; naskiĝis la 25-an de januaro 1978 en Krivij Rih) estas ukraina politikisto, scenaristo, aktoro kaj reĝisoro. Li iĝis la Prezidento de Ukrainio, post kiam li gajnis la baloton kontraŭ Petro Poroŝenko la 21-an de aprilo 2019.
Skandalo pri Donald Trump[redakti | redakti fonton]
La 24-an de septembro 2019 la prezidantino de la malsupra ĉambro de la Usona Kongreso Nancy Pelosi anoncis elpostenigan enketon pri la konduto de la usona prezidanto Donald Trump. Tion kaŭzis lia konversacio kun Volodimir Zelenskij, okazinta la 25-an de julio 2019, post la parlamenta baloto en Ukrainio, dum kiu venkis la partio de Zelenskij. Ĝi estis malsekretigita kaj publikigita la 26-an de septembro. La 31-an de oktobro la malsupera ĉambro de la usona parlamento, la Domo de Reprezantantoj, voĉdonis por permesi publikan enketon pri la eksigo de Donald Trump. Tamen la 5-an de februaro 2020 li estis senkulpigita pri ĉiuj akuzoj.
Skandalo pri financa nekompetenteco[redakti | redakti fonton]
En januaro 2020 en Interreto aperis tri sonregistraĵoj, en kiuj aŭdiĝas konversacio de homoj, kies voĉoj similas al tiuj de la ĉefministro Oleksij Honĉaruk, la prezidanto de la Nacia Banko Jakov Smolij kaj ĝia vic-prezidanto Ekaterina Roĵkova, la ministro pri financoj Oksana Markarova, ministro pri ekonomio Timofej Milovanov kaj kelkaj aliaj. Interalie aŭdeblas la voĉo de Oleksij Honĉaruk, diranta ke "Zelenskij havas tre primitivan komprenon de la ekonomiaj procezoj". Samtempe ankaŭ sin mem li nomas nulo rilate ekonomikon, same kiel la prezidanton. BBC asertas ke la sonregistraĵo estis farita dum neformala kunsido okazinta la 16-an de decembro 2019. Sekve de la skandalo Oleksij Honĉaruk petis sian eksiĝon, kiu estis rifuzita.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
- Naskiĝintoj en 1978
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj la 25-an de januaro
- Prezidantoj de Ukrainio
- Nuntempaj ŝtatestroj
- Ukrainaj aktoroj
- Ukrainaj voĉaktoroj
- Ukrainaj scenaristoj
- Ukrainaj produktoroj
- Ukrainaj komikistoj
- Ukrainaj verkistoj
- Ukrainaj politikistoj
- Ukrainaj reĝisoroj
- Ukrainaj judoj
- Kritikistoj de la Eŭropa Unio