Deutsche Welle
Deutsche Welle | ||
---|---|---|
![]() | ||
Tipo | Publika elsendo | |
Fondodato | 1953 | |
Sidejo | ![]() | |
Retejo | http://www.dw.com/ | |
Deutsche Welle ("germana ondo", mallongigo: DW) estas germana radistacio kaj televidkanalo por eksterlando. Ĝi havas studiojn en Bonn kaj Berlino. Ĝi elsendas per DW-RADIO (enlanda radiostacio), DW-TV (televidstacio), DW.DE (mondvasta elsendado) kaj DW-Akademie. Krome ĝi prezentas interretpaĝaron en 30 lingvoj.

Elsendejo "Schürmann-Bau" de Deutsche Welle en Bonn
Deutsche Welle komencis elsendadon la 3-an de majo 1953 je la kulmino de Malvarma milito. La radiostacio havas 1.444 dungitojn (stato: 2006). Deutsche Welle estas neprofitocela institucio, financata per la germana ŝtato, sed sendependa en la enhavo de la elsendoj. Inter la ĵurnalistaj kunlaborantoj estas inter alie la esperantistoj Klaus Dahmann kaj Grigorij Arosev.
Proponoj de Deutsche Welle[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro
- dissendila identigilo de la radiostacio (arkivigite)
- Die DW und Digital Radio Mondiale/Digitale Kurzwelle[rompita ligilo]