Klaus Dahmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Dahmann
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1969 (1969-06-23) (54-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Klaus DAHMANN (naskiĝis la 23-an de junio 1969 en Oberhausen) estas germana esperantisto.

Li lernis Esperanton en printempo 1987 kaj samjare komencis aktivi en Germana Esperanto-Junularo, i. a. kiel estrarano pri internaciaj rilatoj. Inter 1991 kaj 1993, li kun Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė estis redaktoro de TEJO Tutmonde, kaj inter 1993 kaj 1995 estis estrarano de TEJO pri landa agado kaj aktivula trejnado.

Li studis slavistikon en Bonn kaj nuntempe laboras kiel ĵurnalisto ĉe la radiostacio Deutsche Welle. Dum en sia studenta tempo li multege aktivis por Esperanto, li apenaŭ plu aktivas de proksimume 2000.

Kune kun Thomas Pusch li verkis la Esperanto-lernolibron "Kauderwelsch Band 56, Esperanto Wort für Wort".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]