Saltu al enhavo

69-a Germana Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La naturscienca kaj teknika Germana Muzeo sur insulo en Isaro

La 69-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Munkeno ekde la 17-a ĝis la 20-a majo 1991. Temis pri la kvina nacia Esperanto-kongreso en la urbo, post 1926, 1948, 1951 kadre de la Universala Kongreso de Esperanto kaj 1968. La evento celebris kaj la 100-jaran jubileon de la loka esperanto-movado[1], kaj la reunuiĝon de la (nejunularaj) esperantistoj el ambaŭ antaŭaj germanaj ŝtatoj al denove unu organizaĵo.

Tamen la kongreso havis la temon "Scienco kaj tekniko en Esperanto".

Protektanto de la kongreso estis la federacia ministro pri klerigo kaj scienco Rainer Ortleb.[2]

Unuiĝo de GEA kaj GDREA

[redakti | redakti fonton]

Dum la junaj esperantistoj jam pli frue unuiĝis al komuna asocio Germana Esperanto-Junularo, la asocia unuiĝo en Munkeno ne estis fuzio de okcidentgermana kaj orientgermana asocioj, sed aliĝo de en 1990 fonditaj Esperanto-asocioj de la kvin "novaj", orientaj Federaciaj Landoj Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio al la origine ekde la fondiĝo en 1906 tutnacia Germana Esperanto-Asocio.

Kulmino estis la subskribo de la unuiĝa kontrakto fare de la prezidanto de GEA Wolfgang Schwanzer kaj de la prezidanto de GDREA Ronald Lötzsch la 19-an de majo . En la antaŭa vespero okazis ĉefkunveno de GDREA, dum kiu estis akceptita la malneto de la unuiĝa kontrakto[3] kaj estis permesita al Ronald Lötzsch, subskribi la kontrakton. Sekve de tio la landaj asocioj Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Saksio kaj Turingio membriĝis al GEA. La Esperanto-Ligo Saksio-Anhalto fondiĝis sendepende de GDREA kaj membriĝis memstare al GEA. En Berlino estis speciala situacio, ĉar la orientberlinaj esperantistoj ne fondis landan asocion. La esperantistoj de Orienta Berlino jam aliĝis en februaro 1991 al Esperanto-Ligo Berlin. Ili membris ĝis la unuiĝa kongreso en Munkeno kaj al GDREA kaj al GEA.[4]

La kongresanoj ses horojn diskutis pri la unuiĝo. Temis interalie pri la ligaj gazetoj der esperantist kaj Esperanto aktuell, pri la nomo de la nova asocio kaj pri suspektoj rilate al funkciuloj de GDREA. Fine 80 delegitoj el 87 voĉdonis por la naŭ proponitaj estraranoj, inter kiuj estis la 3 antaŭaj GDREA-membroj Ronald Lötzsch (vicprezidanto), Ulrich Becker kaj Till Dahlenburg.[5]

Oni akceptis novan statuton kun jenaj ŝanĝoj: La jura sidejo ne plu estis en Munkeno, sed en Berlino, la germanlingva mallongigo por Deutscher Esperanto-Bund nun estis skribita kun tri punktoj (D.E.B.) kaj al la celoj estis aldonitaj la scienca kaj kultura laboroj.

Estis akceptitaj kiel novaj membro-organizaĵoj ankaŭ la loka grupo Köln, la grupo Landau-Südpfalz kaj la germana sekcio de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG, ekde 2024 Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj).

Per Zamenhof-medalo estis honorigitaj la eldonisto Heinz M. Bleicher kaj la vortaristo Erich-Dieter Krause.

10 tezoj pri lingvaj demandoj en EK

[redakti | redakti fonton]

La kongreso decidis pri 10 tezoj rilate al lingvaj demandoj en la Eŭropa Komunumo. Estis klarigita, ke la kono de pluraj lingvoj estas dezirinda kaj ke la ekskluziveco de lingvoj kontraŭas la principon de egalrajteco. Oni deklaris, ke Esperanto kiel ponta lingvo povus kontribui al la unuigo de Eŭropo.

Prelega programo kaj aliaj aranĝoj

[redakti | redakti fonton]

Eble pro la forta reprezentiĝo de teknikaj sciencistoj en la loka kongresa komitato, interalie Uli Ender, Fritz Hilpert kaj Gerhard Kalckhoff, tutbone sukcesis la prelega programo rilate al la temo "scienco kaj tekniko en Esperanto", al kiu ankaŭ kontribuis esperantlingvaj prelegaj kontribuoj de la fizikisto Werner Fuß kaj la matematikisto Helmar Frank.

Aldone al prezento de la unuaj aktoj el la teatraĵo Pupohejmo de Henrik Ibsen fare de la aktora grupo Kia koincido, tema ekskurso al la teknika Germana Muzeo en la munkena urbocentro kaj tuttaga turisma ekskurso al la lago de Starnberg kompletigis la programerojn.

  • Kongreslibro de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso, "100 jarojn Esperanto en Munkeno"
  • Friedrich Hilpert, Werner Bormann, Rainer Heckhausen: Retrorigardo al la 69-a Germana Esperanto-Kongreso. En Esperanto aktuell 5/1991, p. 1011.
  • Fritz Wollenberg: 100 DEUTSCHE ESPERANTO-KONGRESSE 1906–2023. Ereignisse – Personen –Diskussionen – Entscheidungen. Eld. Germana Esperanto-Instituto, serio Esperanto-Dokumente 9, Berlin 2025.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Karl-Ernst Paech: 100 jarojn Esperanto en Munkeno. Münchener Esperanto-Klub 1991.
  2. Rainer Ortleb: Grußwort des Schirmherrn zum 69. Deutschen Esperanto-Kongress. En: Esperanto aktuell 2/1991, p. 8.
  3. Vereinigungsvertrag. En Cirkulero de GDREA 3/1991, p. 3–4.
  4. Fritz Wollenberg: Intervjuoj kun Helmut Krone, prezidanto de la distrikta estraro Berlino de GDREA de 1987 ĝis 1991, kaj Ina Tautorat, prezidantino de la Esperanto-Ligo Berlin de 1977 ĝis 1991. En: Berlina Esperanto-kulturo, aldono al la Berlina Informilo en februaro 1996. Esperanto-Ligo Berlin.
  5. Rudolf Fischer: La du Germanaj Esperanto-asocioj unuiĝis en Munkeno. Streĉega membro-kunveno – apenaŭ jubilado, sed kontento. En: Esperanto aktuell 4/1991, p. 3–4.