Gerhard Kalckhoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Gerhard KALCKHOFF (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1907 en Berlino; mortis la 25-an de julio 2003 en Munkeno) estis germana esperantisto, fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri Esperanto-terminologio en scienco kaj tekniko (1978-1989) kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Kalckhoff studis matematikon kaj fizikon en Berlino kaj doktoriĝis en 1933. Poste li laboris ĝis la emeritiĝo ĉe la firmao Siemens sur la kamp de komunikada kaj komputada tekniko, lasttempe kiel gvidanto de komputejo.

Kun Anthony C. Pick kaj Auguste Broise li verkis la terminaron "Komputada baza terminaro" (Hamburg: Germana Esperanto-Asocio 1985, 52 p.), unu el la fruaj fak-vortaroj de la tiam ankoraŭ juna komputiko en Esperanto. Li ankaŭ kunlaboris en la iama Vortara Grupo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj prilaboris la fakon "informadiko" por la Suplemento (1987) al Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografia noto en Komputada baza terminaro (1985)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]