Fritz Hilpert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri germana esperantisto. Por informoj pri germana elektronik-muzikisto, vidu la artikolon Fritz Hilpert (Kraftwerk).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fritz Hilpert
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de junio 1953(nun 1953-06-28)
en Germanio Munkeno, Germanio
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo bankoficisto • ekonomikistoesperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj ... vidu tekste
vdr

Fritz HILPERT – plennome Friedrich Bernhard HILPERT, naskiĝis la  28-an de junio 1953(nun 1953-06-28), do nun 70-jara – estas germana esperantisto. Li studis ekonomikon, esperantistiĝis en 1976[1] kaj sekvajare kun pluraj kunstudantoj fondis la Munkenan Esperanto-Junularon, kiu iĝis loka grupo de Germana Esperanto-Junularo. Post la studo li iĝis bankoficisto, dum pluraj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio kaj ekde pluraj jardekoj funkcias kiel estrarano, plejparte vicprezidanto, de la Esperanto-Klubo Munkeno. Interalie li estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en 1991. Fritz Hilpert estas edziĝinta al la esperantistino Vitoria Travassos.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Kongreslibro de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso, "100 jarojn Esperanto en Munkeno", paĝo 30