Perkūnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perkūnas (litove Perkūnas, latve Pērkons, prapruse percunis, ĵemajtie Perkūns) estas balta ĉiela kaj fulmotondra dio. Ĝi estas la plej ofte menciata el la baltaj dioj, kaj ofte konsideriĝas la ĉefa dio, paralele al la dioj ThorDonar de la ĝermana mitologio, Jupitero de la romiaZeŭso de la greka mitologio. Tamen - kontraste al tiuj dioj el aliaj mitologioj - li ne oficiale estas la estro el ĉiuj baltaj dioj, sed samranga kun la aliaj. Kvankam en la litova kaj latva kulturoj lia personaĵo estas konata kaj la mitologiaj historioj transdonitaj de generacio al generacio, en la praprusa lingvo, kies parolantoj estis estingitaj dum genocido de la 13-a jarcento, skribaj fontoj nur pruvas la ekziston de la vorto percunis por "tondro kaj la adoro de Perkūnas inter la praprusoj pro manko de skribaj pruvoj do estas nur hipotezo. En la modernaj religiaj kultoj, kiuj vivtenas la antikvajn baltajn prakristanajn religiojn, Perkūnas ludas gravajn rolojn: la plej grava el tiuj movadoj nomiĝas Romuva.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj same konvinkaj ideoj pri la etimologio de la vorto Perkūnas. Klaras, ke nur unu el ili povas esti ĝusta, sed ne eblas decidi, kiu:

  • La vorto povus esti parenca al la litovaj vortoj lit. perti 'bati per mano', spirti 'puŝi per piedo' - do Perkūnas estus la dio "batanta per fulmo" (tiun teorion subtenis la germanaj lingvistoj Max Vasmer kaj Ernst Fraenkel)
  • Iuj komparis la vorton kun terminoj por montoj kaj montopintoj, ekzemple en la gota lingvo fairguni.
  • Aliaj vidas paralelaĵon al la kelta vorto hercynia por la arbo kverko, aparte forta kaj impona arbo, kiu ofte ludas rolon en la mitologioj de norda Eŭropo,

Eĉ ne ekzistas konsento pri tio, ke la balta dio havas nomon parencan ligon al tiu de la slava fulmotondra dio Perun - tiun ligon pridubas ekzemple la litova lingvisto Pranas Skardžius.

Skribaj fontoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova skriba mencio de la dio estas el aldono de la jaro 1261 al bizanca kroniko, kiu mencias plurajn baltajn diojn. En la eklezie slava lingvo li tie estas literumata Перкоунови (en dativa formo), listiĝas en vico kun la aliaj baltaj dioj Andajus, Žvorūna - la hundino, Teliavelis - la forĝisto kaj lia nomo estas klarigata kiel "tondro".

En livonia poema kroniko de la jaro 1291 li en la mezepoke germana lingvo la dio estas nomata "Perkune".

La etnologo Simon Grunau ĉirkaŭ la jaro 1529 raportas, ke en la centra sanktejo de la baltoj, la kultejo Romuva, ekzistis tri ĉefaj dioj, kies bildoj estis skulptitaj en la lignon de giganta kverko kaj tie estis adorataj: La nomoj de la tri dioj estis Patollo, Patrimpo, Perkuno (en genitiva formo).

La polo Jan Długosz en latina teksto eksplicite komparas la baltan dion kun la romia diopatro Jupitero:

Jovem autem in fulmine venerando vulgari suo illum Perkunum, quasi percussorem, appellabant

Tamen pli ol al la romia aŭ greka ĉefa dio, Perkūnas similas al la ĝermana dio Thor: Li estas la dio de tondro kaj fulmo, sed ankaŭ fekundiganto kaj puriganto de la tero - ankoraŭ hodiaŭ en la litova kaj latva lingvoj ekzistas diraĵoj, laŭ kiuj Perkūnas per unua printempa fulmotondro revekigas la teron.

Kultura rolo[redakti | redakti fonton]

Multaj sciencistoj, kiuj okupiĝis pri la antikva litova kaj latva lingvoj, kulturoj kaj religioj, interalie la litovo Gintaras Beresnevičius, eksplicite skribis pri Perkūnas, nomante lin la plej grava el ĉiuj baltaj dioj.

Por la rusoj Vladimir Toporov kaj Vjaĉeslav Ivanov Perkūnas estas la gvida figuro en la tiel nomata "ĉefa mito de balta-slava mitologio", kiu rakontas pri batalo inter Perkūnas kaj lia malamiko, la diablo (velnias) respektive granda serpento aŭ drako, kaj raportas ke li persekutas kej fine venkas la malamikon.

Multaj tradiciaj fabeloj kaj legendoj de la litovoj kaj latvoj rakontas pri la dio, kaj simile multaj geografiaj nomoj en Litovio, Latvio kaj Orienta Prusio baptiĝis laŭ Perkūnas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Norbertas Vėlius. Baltų religijos ir mitologijos šaltiniai, I ("fontoj de la religiloj kaj mitologioj de la baltoj, unua volumo") Vilnius 1996. ISBN 5-420-01353-3
  • Nijolė Laurinkienė. Senovės lietuvių dievas Perkūnas ("Perkūnas, la dio de la antikvaj litovoj") Vilnius 1996. ISBN 9986-513-14-6