Romuva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romuva

Romuva (laŭ la litova lingvo, ĵemajtie Romovė, pole Romowe kaj en la mezepoka germana RomehnenRomayn) estis la ĉefa sanktejo de la prakristana religioj de la baltoj. Ĝi situis en la teritorio de la balta popolo praprusoj, kiuj estis estingitaj en genicido dum la 13-a jarcento, kaj la teritorio poste formale iĝis parto de la regno de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, la germanlingva lando Orienta Prusio. La sanktejo situis apud samnoma setlejo, kiu dum la jaro 1945 post konkero fare de Sovetio estis rebaptita "Pravdinsk".

La silabo rom- respektive ram- en la balta lingvaro havas la signifon "trankvila, silenta, sankta". Ne nur en Litovio kaj Latvio, sed ankaŭ en la germane konkerita Orienta Prusio multaj geografiaj nomoj (ekzemple la erikejo Rominter Heide aŭ la monto Berg Rombinus proksime de Tilsit/Tilžė) enhavas tiun silabon, kiu ĝenerale indikas ke la loko en antikvaj tempoj estis sankta kultejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj skribaj fontoj nur mencias la najbarecon de la loko al sanktaj arbaroj kaj kampoj. La unua pli detala priskribo estas el la jaro 1326 kaj de la germano Peter von Dusburg. Li nomas la lokon la centra sanktejo de la baltoj. Laŭ li la loko nomiĝis paralele al la kristana centra loko Romo kaj la ĉefa balta pastro, nomata Krivė, estus adorata samkiel la papo de la kristanoj, ĉar lin obeus ne nur la praprusoj,sed ankaŭ la baltoj de Litovio, Livonio kaj Kuronio. La ambasadoroj de la ĉefa balta pastro estis rekoneblaj pro impona kverka bastonego, la krivulė, kiun ili portis enmane.

La etnologo Simon Grunau ĉirkaŭ la jaro 1529 raportas, ke en la centra sanktejo de la baltoj, la kultejo Romuva, ekzistis tri ĉefaj dioj, kies bildoj estis skulptitaj en la lignon de giganta kverko kaj tie estis adorataj: La nomoj de la tri dioj estis Patollo, Patrimpo, Perkuno (en genitiva formo). Laŭ Simon Grunau la sanktejo estis fondita de du frataj baltaj tribestroj dum la jaro 523.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Arbareto kun antikvaj kverkoj estis sankta loko en pluraj antikvaj eŭropaj popoloj, interalie krom la baltoj la ĝermanoj kaj la keltoj.

La fratoj, kiuj laŭ la legendo fondis la sanktejon, iom memorigas pri la romiaj ĝemeloj Romulo kaj Remo kaj pliaj hindeŭropaj legendaj ĝemeloj. La tri dioj en la fortika kverko iom memorigas pri slavaj diaj triopoj (Triglav, Svantevit ktp.).

Pri la detruo de la ĉefa kverko kaj ĉirkaŭa arbareto de Romuva ne ekzistas skribaj fontoj. Laŭ la modelo de la kristana misiisto Bonifatius, kiu dum la 8-a jarcento faligis la por la ĝermanoj sanktan Donar-kverkon en Frislando, eble ankaŭ la fruaj kristanaj misiistoj en Prusio sub armea protekto de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj detruis tiun ĉi naturan sanktejon. Jes ja ekzistas skribaj pruvoj pri tiaj detruoj de aliaj prakristanaj praprusaj sanktejoj.

En la memoro de la baltoj en Litovio, Latvio kaj Orienta Prusio la koncepto "Romuva" tamen restis viva ankaŭ post la detruo de la sanktejo supozeble dum la 13-a aŭ 14-a jarcento.

Dum la 19-a kaj 20-a jarcento ekestis pluraj modernaj religiaj kultoj, kiuj vivtenas la antikvajn ritojn de la baltaj prakristanaj religioj: la plej grava el tiuj movadoj laŭ la antikva sanktejo nomiĝas Romuva.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Norbertas Vėlius. Baltų religijos ir mitologijos šaltiniai, I ("fontoj de la religiloj kaj mitologioj de la baltoj, unua volumo") Vilnius 1996. ISBN 5-420-01353-3
  • Vytautas Mažiulis: Prūsų kalbos etimologijos žodynas ("vortaro pri la etimologio de la prusa lingvo"). Vilnius 1997, ISBN 5-420-01406-8.