Saltu al enhavo

GLEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Germana Laborista Esperanto-Asocio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gej-Lesba Esperanto Asocio.

Laboristaj esperantistoj en la Volkshaus de Lepsiko (Leipzig) en 1911 fondis la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), kiu dum sia ekzistado (ĝis 1933) kelkfoje ŝanĝis sian nomon: Germana Laborista Esperantista Asocio, Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj. Ni tamen ĉiam uzos la mallongigon GLEA.

La nomon Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj ĝi alprenis en 1922 dum la 4-a Asocia Konferenco en Düsseldorf. La asocio etendis sian agadteritorion. Tiujare la nova distrikto Bohemio aperis. Alia motivo por la nomŝanĝo estis la proksimeco al la nova en 1921 fondita internacia laborista organizaĵo Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu nur akceptis individuajn membrojn kaj malakceptis apartigon laŭ lando aŭ partio.

Berlino por GLEA ludis gravan rolon aparte post 1929, kiam GLEA - post interna skismo - sin direktis al marksismaj ideoj. Pro la komunista orientiĝo multaj socialdemokratoj forlasis GLEA kaj fondis.laŭ iniciato de Adolf Sproeck (1890–1978), Konrad Deubler (1885–1966) kaj Ludwig Puff (1888–) en 1930 Socialistan Esperanto-Asocion.

GlLEA subtenis la fondon de Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE, 1932 en Berlino).

Jam antaŭe membroj de GLEA subtenis grupiĝojn ene de SAT, kiuj opoziciis al la kurso de Lanti kaj estis proksimaj al Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), sub la gvido de Ernest Drezen. La organo de tiu opozicio ene de SAT estis la monata gazeto „Internaciisto“, kiu aperis en Berlino. Tie ankaŭ sian sidejon havis la „Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur“ (IfA), (Intereso-societo pri laborista kulturo), kiu estis proksima al la Komunista Partio de Germanio.

La asocia oficejo ekde 1930 troviĝis en Berlin, Dircksenstraße 42. Ĝi estis detruita de la nazioj en la jaro 1933. De 1930-1933 la berlinano Wilhelm ("Willy") Wildebrand (esperantigita Vildebrand) estis la prezidanto de GLEA. Post la fondo de Centra Laborrondo Esperanto (CLE) Vildebrand estis la vicprezidanto de la nova organizaĵo de la esperantistoj de GDR. Al la estraro de GLEA ankaŭ apartenis la berlinanoj Ernst Kissler, Alfred Kraushaar, Alice Wiebach (poste Alice Schödl) kaj Adolf Sproeck. Grava aktivulo ankaŭ estis Ludwig Schödl. Krom Willy Vildebrand ankaŭ Alice kaj Ludwig Schödl kaj Alfred Kraushaar aktivadis en GDREA. Adolf Sproeck post la dua mondmilito ludis gvidan rolon en okcidenta Berlino.

Laŭ Detlev Blanke en jubilea libro de Esperanto-Ligo Berlin ĝia oficejo ekde fine de la 1920-aj jaroj situis en Berlino.

Du berlinanoj estis redaktoroj de la organo de GLEA, „[Der] Arbeiter-Esperantist“ ([La] Laborista Esperantisto), nome Adolf Sproeck (7/1922-4/1927) kaj Willy Vildebrand (1/1931-2/1933, lasta eldono).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Kolbe, Ino (1996): Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Teil I und II. Von den Anfängen bis zum Verbot 1933. Teil I : Von den Anfängen bis zum „Völkerspiegel“ (1924), 64 + VIII p; Teil II: 1925 bis zum Verbot (1933). 135+24 p. (Eine kommentierte Dokumentation. Herausgegeben, kommentiert und bearbeitet von Detlev Blanke)
  • Rainer Noltenius (eld): Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Ilustrita historio de la Laborista Esperanto- Movado. Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts Dortmund. Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiter-Literatur, Dortmund 1993, 113 p. (germane kaj en Esperanto)
  • Diethelm Becker: Aus der Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. En: Küstenblick. 6.8., 19.8., 16.9., 23.9., 21.10., 23.10., 4.11., 25.11. und 16.12.1966, Rostock.
  • Detlev Blanke: Germana Laborista Esperanto-Asocio. Historia skizo. En: Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Den Arbeitern aller Länder eine Sprache!. Eine Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts der Stadt Dortmund. Fritz-Hüser-Institut, Dortmund 1993, p. 19–32.
  • Detlev Blanke: Auswahlbibliographie zur Erforschung der Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! Eine Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts der Stadt Dortmund. Fritz-Hüser-Institut, Dortmund 1993, p. 92–113.
  • Detlev Blanke: Der Anteil der Arbeiter-Esperantisten bei der Entwicklung der deutsch-sowjetischen Freundschaft in der Zeit der Weimarer Republik. Ein Arbeitsmaterial. Anlässlich der 15. Arbeiterfestspiele der DDR herausgegeben von der Bezirksleitung des Kulturbundes der DDR, Erfurt, in Zusammenarbeit mit dem Zentralen Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR, Erfurt 1974.
  • Detlev Blanke: Pri esploroj de la historio de laborista Esperanto-movado farataj en GDR. In der esperantist 1990, p. 28–31.
  • Detlev Blanke: La historio de EKRELO. In: Igor Zajcev/Alexandr Ševšenko: Impeto 91, Progreso Moskau und KSU Krasnojarsk 1991.
  • G.P. de Bruin: Laborista Esperanto Movado antaŭ la Mondmilito. SAT, Paris 1936.
  • Ulrich Lins: Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin. Bleicher, Gerlingen 1988, ISBN 3-88350-023-2, (deutsch, gekürzte Ausgabe).
  • Jiři Proskovec: Das Fritz-Hüser-Institut und seine Esperantosammlung. In: Plansprachliche Bibliotheken und Archive – Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 23.–25. November 2007 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 15, Detlev Blanke (eld.), Berlin 2008, p. 57–78.
  • Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Skonpres, Bydgoszcz 2006, ISBN 83-89962-03-9, p. 259–265, 360–365 (Zugl.: Utrecht, Universität, Diss., 2006).
  • Eduard Weichmann: Chronik. En: Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Den Arbeitern aller Länder eine Sprache!. Eine Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts der Stadt Dortmund. Fritz-Hüser-Institut, Dortmund 1993, pS. 45 –74.
  • Fritz Wollenberg: La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo. En: En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2018.
  • Fritz Wollenberg: Interview mit Ludwig Schödl. Mit einer Einführung von Detlev Blanke (Übertragung des Video-Textes von Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, Berlin 2008.
  • Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903–2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3.
  • Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903–2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2.
  • Fritz Wollenberg: Adolf Sproeck: Weltweite Verständigung. Erinnerung an die Gründung des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes vor 100 Jahren. In: Berliner Stimme Nr. 6, 19. März 2011, S. 12–13.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Der Arbeiter-Esperantist 1910 –1911, 8 eldonoj, Redaktoro: Leopold Schlaf. Ĉi-tiun gazeton eldonis Leopold Schlaf kiel organo de la fikcia GLEA.
  • Antaŭen (Vorwärts) 1914, Redaktoro: Ferdinand Zuckarolli.
  • Zirkular anstatt Antaŭen (vervielfältigt) 1914 –1918, Redaktoroj C. Stein kaj Fritz Hegewald.
  • Antaŭen 1/1919 (Mai) ĝis 7/1919 (Dezember), Redaktoro Paul Rauschenbach.
  • Deutscher Arbeiter-Esperantist 1–12/1920, Paul Rauschenbach.
  • Der Arbeiter-Esperantist 1/1921 –12/1927, Redaktoroj: Paul Rauschenbach (1/1921–6/1922), Adolf Sproeck (7/1922 –4/1927) kaj Konrad Deubler (5/1927 –12/1927).
  • Arbeiter-Esperantist 1/1928–2/1933, Redaktoroj: Konrad Deubler (1/1928 –4/1930), Otto Bäßler (5/1930 –12/1930) und Willy Vildebrand (1/1931–2/1933).
  • Weltkontakt. Sondernummer des Arbeiter-Esperantist, Arbeiter-Esperanto-Bund, Berlin 1932–1933.
  • Georg Richter (fondinto de la verko), Ludwig Schödl (eld.), József, Batta (eld.): Esperanto pioniro. Kinderzeitung des Arbeiter-Esperanto-Bundes. Arbeiter-Esperanto-Bund, Berlin 1931–1932.
  • Otto Bäßler (Hrsg.): Internationale Verbindung. Propagandaausgabe des Arbeiter-Esperantisten. Arbeiter-Esperantö-Bund, Leipzig, Berlin 1930.
  • Proleta studanto. instrua organo por ĉiu proleta esperantisto. LEA, Berlin 1932-33

Unuopaj distriktoj kaj grupoj de GLEA eldonis proprajn informilojn: Akvobordano (Wasserkante/Hamburg), Nia Sciigilo (Rostock), Ruĝa aktivisto (Leipzig), Instiganto (Ostsachsen), Esperantaj Sciigoj (Dresden), Sendito (Erzgebirge-Vogtland), Nova Vento (Berlin), Informilo (Bayern), Informilo (Niederrhein), Ruhr-Proleto (Ruhrgebiet), Sciigilo (Rhein-Main-Gebiet), La ponto (Saar-Pfalz-Elsaß-Lothringen), Sciigilo (Baden-Württemberg), Nia laboro (Duisburg),

De januaro ĝis oktobro1924 la abonantoj de la malpermesita Sächsische Arbeiter-Zeitung en Lepsiko ricevis anstataŭe la gazeton Völkerspiegel kun raportoj el la tute mondo pri la vivkondiĉoj kaj klasbataloj de la laboristoj.tradukitaj el Esperanto al la germana.

Instru- kaj lernmaterialoj

[redakti | redakti fonton]
  • F.C. Richter: Lehrbuch und vollständige Grammatik der Welthilfssprache Esperanto mit Illustrationen für den Anschauungs-Unterricht. Arbeiter-Esperanto-Bund für das deutsche Sprachgebiet, Leipzig-Neustadt 1924.
  • Esperanto nach grammatikalischer Lehrmethode, 1. Auflage, Arbeiter-Esperanto-Bund für die deutschen Sprachgebiete, Berlin 1932.
  • H. Nonnemann, H. Muravkin (bearb): LEA-Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enthält insbesondere Ausdrücke aus Sozialpolitik, Wirtschaft, Technik und Arbeiterbewegung ca. 6000 Stichwörter. Arbeiter-Esperanto-Bund für die deutschen Sprachgebiete, Berlin 1933.
  • Konrad Deubler: Esperanto-Unterricht nach grammatikalischer Lehrmethode. Arbeiter-Esperanto-Bund, Leipzig 1927.
  • Ludwig Puff: Esperanto-Unterricht nach neuzeitlicher Methode. Arbeiter-Esperanto-Bund, Leipzig 1927. 2. Auflage 1929, 3. Auflage, Arbeiter-Esperanto-Bund, Berlin ca. 1930.
  • Kiel uzi la lernolibron "Esperanto-Unterricht nach neuzeitlicher Lehrmethode"? Arbeiter-Esperanto-Bund für das deutsche Sprachgebiet, Berlin ca. 1930.

Informpublikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Willy Vildebrand (Hrsg.): Was wir in Sowjetrußland erlebten. Arbeiter-Esperanto-Bund für die deutschen Sprachgebiete, Berlin 1932.
  • Willy Vildebrand (Hrsg.): Was will der Arbeiter-Esperanto-Bund? Arbeiter-Esperanto-Bund, Berlin.
  • Wissenswertes für die Arbeiterschaft über die Esperanto-Bewegung. Arbeiter-Esperanto-Bund für das deutsche Sprachgebiet, Leipzig 1926, 2. Auflage 1930,
  • Die Wahrheit über Ido. Arbeiter-Esperanto-Bund für das deutsche Sprachgebiet, Leipzig ca. 1925.
  • LEA-Kantaro. Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj. Kompilado de la kantoj kaj antaŭvorto: Adolf Sproeck, Laborista Esperanto-Asocio, 1-a kaj 2-a eldonoj Leipzig 1926[1], 3-a prilaborita eldono Berlin 1931, kun ilustraĵoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La KantarViki enhavas la kantotekstojn de la LEA-kantaro kun indiko pri komponisto, aŭtoro kaj aŭtoro de la Esperanto-teksto.