Socialista Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Socialista Esperanto-Asocio (SEA) estis fondita je pentekosto 1930 en Berlino de 14 grupoj, antaŭe apartenantaj al Germana Laborista Esperanto-Asocio.[1]

Prezidanto fariĝis Ludwig Puff (1888–) el Frankfurto ĉe Majno, redaktoro Adolf Sproeck (1890–1978) el Berlino, antaŭe de 1922 ĝis 1927 redaktoro de la asocia revuo de GLEA.

Sed fakte SEA ne eldonis propran gazeton. La gazeto de la Aŭstria Laborista Esperanto-Ligo (ALLE) La Socialisto fariĝis ankaŭ la oficiala gazeto de SEA, sekve Adolf Sproeck en kontakto kun la sekretario de ALLE Franz Jonas (1899-1974), ekde 1929 redaktoro de La Socialisto, sendis kontribuojn el Germanio.

La asocia oficejo de SEA troviĝis en Frankfurto ĉe Majno, Heerstraße 85.

SEA laŭ iniciato de Adolf Sproeck, Konrad Deubler (1885–1966) kaj Ludwig Puff (1888–) fondiĝis, ĉar GLEA fine de la 1920-aj jaroj komuniste orientiĝis, sekve multaj socialdemokratoj forlasis GLEA..

SEA akcentis sian malfermon por esperantistoj de diversaj socialistaj tendencoj kaj laboristaj partioj.

„Ĉar ni ne havas devojn rilate al iu partio, ni ne devas fari organon de iu politika partio el nia asocia gazeto, kiel ekzemple estas AE[2], sed ni povas esti neŭtrala Esperanto-organizaĵo ene de la moderna laborista movado, kiu sole certigas prosperan kunlaboron kun membroj de aliaj laboristaj partioj.“ – El deklaro de la asocia estraro de 1932[3]

Ĝis oktobro 1930 aliĝis al SEA 20 grupoj kaj ĝis 1933 ĝi atingis la nombron de preskaŭ 1500 membroj.

SEA malfondiĝis la 31an de marto 1933 pro minaco de malpermeso. Pri la provo, pluekzisti kun la nomo Unuiĝo de Esperanto-Amikoj oni rezignis post kelkaj semajnoj.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Lins: La danĝera lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990, 2016), aperinta ankaŭ en la lingvoj angla, germana, itala, japana, korea, litova kaj rusa.
  • Rainer Noltenius (eld.): Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Ilustrita historio de la Laborista Esperanto- Movado. Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts Dortmund. Dortmund: Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiter-Literatur, 113 p. (Kontribuoj germane kaj en Esperanto de Detlev Blanke, Eduard Weichmann kaj Ulrich Lins)

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭen Mitteilungen des Bezirks Berlin-Brandenburg des Sozialistischen Esperanto-Bundes 1932.
  • Lanti: Arbeiter-Esperantismus. Socialista Esperanto-Asocio, Frankfurt am Main 1932.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Germana Esperantisto. Oficiala Organo de Germana Esperanto-Asocio kaj de aliaj Esperantistaj Unuiĝoj, Berlino, 10/1930, p. 151.
  2. AE - Arbeiter-Esperantist. Asocia gazeto de DAEB
  3. Bundesvorstand: SEA-Genossen! Achtung! En: La Socialisto, 4/1932, p. 7.
  4. Ulrich Lins: Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin. Bleicher, Gerlingen 1988, ISBN 3-88350-023-2, 326 p. (germane), p. 95.