Der Arbeiter-Esperantist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Der Arbeiter Esperantist)

Arbeiter EsperantistDer Arbeiter Esperantist estis la nomo de diversaj revuoj de la germana laborista movado.

La unua Der Arbeiter Esperantist estis fondita de la komercisto Leopold Schlaf kiel organo de la fondiĝanta Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA). Ĝi aperis monate, kaj la unua numero estis publikigita en aŭgusto de 1910. Aperis ok numeroj ĝis aprilo 1911. Plejparte germanlingva. En 1911 estis eksigata Schlaf, kaj la nova estraro eldonis apartan revuon Antaŭen.

Post Antaŭen (junio 1911-julio 1914), dum la Unua mondmilito eldoniĝis Zirkular (februaro 1915 ĝis oktobro 1918) poste denove Antaŭen (majo-decembro 1919), poste Der Deutsche Arbeiter-Esperantist (januaro-decembro 1920), poste denove Der Arbeiter-Esperantist (jan. 1921 - dec. 1927), poste Arbeiter-Esperantist (januaro 1928-1933).

De 1924 ĝis 1927 la redaktoro de Der Arbeiter-Esperantist estis Adolf Sproeck.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Detlev Blanke. Germana Laborista Esperanto-Asocio 1911-1933 - Historia skizo. En: Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado. Dortmund: Fritz-Hüser-Institut 1993, p. 19-32.