Saltu al enhavo

Birgit Prien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birgit Prien en la 1990-aj jaroj en San Diego, kun la frato Thomas Pusch maldekstre kaj kun loka esperantistina gastigantino Ellie Stein centre

Birgit PRIEN - naskiĝis la 4-an de marto 1970, do nun 54-jara (ĝis 1999 Birgit Pusch) - estas germana esperantistino kaj informadika ekonomikistino vivanta en Kelkheim, Hesio. Lerninta Esperanton en 1982, 12-jara, post kiam ŝi vidis la multajn internaciajn vojaĝojn de la frato Thomas Pusch, ŝi aktivis en la komisionoj pri renkontiĝoj kaj pri amaskomunikila agado de Germana Esperanto-Junularo. Post studado en la Teknologia Universitato de Berlino kun po unu jaro da lernado en Fort Lauderdale, Florido, kaj Nantes, Francio, ŝi laboris en bankoj de Londono kaj Frankfurto ĉe Majno, kaj en 1999 fondis esperantistan familion kun filino nun 21-jara kaj filo nun 17-jara. De 2011 ĝis 2015 la familio vivis en Wezembeek-Oppem en la Brusela Ĉefurba Regiono kaj ankaŭ tie havis esperantistajn gastojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]