Libroteko Tokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libroteko Tokio estas eldonejo de esperantlingva literaturo. Sian adreson la eldonejo, kiel klare indikite en la nomo, havas en Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Dekomence la eldonejo celis eldonaĵojn en grafike aparte alta preskvalito; el ekonomia vidpunkto tial sencis eldoni plurajn publikaĵojn dulingve kaj en la japana kaj en Esperanto, por atingi pli grandajn aĉetantaron kaj legantaron ol nur la esperantlingvan publikon. Aldone, manpleno da eldonaĵoj estas nur en la japana.

Inter la publikaĵoj de la eldonejo estas interalie:

kovrilpaĝo de Japana Esearo n-ro 1 (ITÔ Kanzi kaj aliaj, 1994)

Krome ekde la jaro 1998 aperas la libroserio Raportoj el Japanio - de 1998 ĉiujare eldoniĝas volumo de eseoj kaj mallongaj raportoj pri diversaj aspektoj de la japana vivo el la antaŭa jaro, ĉiuj verkitaj de HORI Jasuo. En 2011, la numero atingis 14. La eldonejo Libroteko Tokio tamen eldonis nur la unuajn 11 volumojn, ĝis la jaro 2008, kaj tiam transdonis la pluan publikadon de la serio al la eldonejo Horizonto:

  • Raportoj el Japanio 1 (1998)
  • Raportoj el Japanio 2 (1999)
  • Raportoj el Japanio 3 (2000)
  • Raportoj el Japanio 4 (2001)
  • Raportoj el Japanio 5 (2002)
  • Raportoj el Japanio 6 (2003)
  • Raportoj el Japanio 7 (2004)
  • Raportoj el Japanio 8 (2005)
  • Raportoj el Japanio 9 (2006)
  • Raportoj el Japanio 10 (2007)
  • Raportoj el Japanio 11 (2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]