Martin Markarian
| Martin Markarian | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Martin Burkert |
| Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1967 (58-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • germana • armena • franca |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto kuracisto Infana kaj adoleskula psikiatro |
Martin MARKARIAN (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1967, do nun 58-jara, antaŭ sia edziĝo al armena esperantistino en la 1990-aj jaroj Martin Burkert) estas germana esperantisto, verkisto kaj kuracisto pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio, nun vivanta apud Ĝenevo.[1] Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis membro de la komisiono de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj.[2] Pli konata li tamen estas kiel verkisto de la dulingve japan- kaj esperantlingva porinfana bildlibro La arbo kiu forkuris, kiu ekestis en Japanio dum mondvojaĝo inter la abitura ekzameno kaj la komenciĝo de medicina studado, kaj en 1990 en kunlaboro kun Kitagawa Hisasi, kiu verkis la japanan tekston, publikiĝis fare de la eldonejo Libroteko Tokio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la libro La arbo kiu forkuris en esperantlingva prezenteto de la libroservo de UEA (esperante),
- arkivigite en marto 2013 jen ankaŭ angle en retejo esperanto-usa (angle)
- kaj germanlingva prezento de la libro en retejo pri esperantlingva infana kaj ĝenerala literaturo de la junulara Esperanto-grupo de Bonno, arkivigita en julio 2024 (germane)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informo pri kuracista fakeco kaj nuna praktikejo en la retejo doctena.ch (germane)
- ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8

