Asocio de Verduloj Esperantistaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon AVE.

La Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) estas ne-registara organizo, ĝi ĉefe okupiĝas pri mediprotektado, paco, homaj rajtoj kaj bestaj rajtoj.

AVE-membroj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (parte verd-partianoj) aŭ subtenas ekologiajn, socialajn, pacajn kaj viv-rilatajn temojn. AVE pensas tutglobe kaj agas surloke kaj celas informi siajn politike verdajn geamikojn pri la avantaĝoj de Esperanto. AVE informas siajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de verda politiko.

AVE estis fondita 1984 en Liège (Belgio) okaze de la unua renkontiĝo de la Eŭropaj Verdaj Partioj, samloke. El la fondintoj: Christopher Fettes (kiu fondis la AVE-NOvaĵojn, AVENO), Jean-Claude Thumerelle, Maire Mullarney kaj Wolfgang Günther.

AVE havas ĉirkaŭ 300 membrojn kaj interesulojn sur la 5 kontinentoj.

AVE eldonas sian bultenon AVENO, kunlaboris je VERDire (ekologiisma gazeto en Esperanto) kaj tradukas gravajn tekstojn el/de/por la Verdaj Partioj kaj ekologiistoj.

La bulteno AVENO servas por la reciproka informo kaj aperas dufoje jare. AVE kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizoj kiel ekz-e la "Federacio de la Eŭropaj Verdaj Partioj" kies "Programajn Gvidliniojn" ĝi tradukis en Esperanton.

Komuna aktiveco de AVE povus esti rilate al

  • besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je transportado
  • helpi regajni la Aral-maron en Centra Azio (momente ne aktiva pro politikaj kialoj)
  • subteno de projekto Mazingira Salama & Ketare en Tanzanio
  • informi pri sanaj riskoj
  • partopreni je internaciaj kunvenoj de la Verdaj Partioj kaj informi ilin pri Esperanto
  • tradukado de gravaj tekstoj
    • Politikaj Dokumentoj de la Verdaj Partioj en Eŭropo
    • Ekologiaj Temoj
    • Paco-Politiko
    • Homaj kaj Bestaj Rajtoj
    • Eŭropa Lingvo-Politiko - Rezolucio akceptita de la EFVP (1999)
    • Ĉarto de la Globalaj Verdaj Partioj (2001, Canberra)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]