Bestaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zibeto fotita en la «Popola bestoĝardeno Zigong», Siĉuano, 2001, per la Azia Besto-Protektada Reto (AAPN). La AAPN skribas ke la besto estis tenita malsate por ke vizitantoj povu manĝigi al li vivantajn angilojn de ĉerpilo.[1]

Bestaj rajtoj estas la ideo ke la bazaj interesoj de nehomaj bestoj (ekz. la intereso al la evitado de doloro) devas havi la saman konsideron kiel la bazaj interesoj de homoj.[2] Subtenantoj de bestaj rajtoj aliras la temon de diversaj filozofiaj pozicioj, sed konsentas ke bestoj estu jure rigardataj kiel personoj kaj estu konsiderataj membroj de la morala komunumo, ne posedaĵo, kaj ke oni ne uzu ilin kiel manĝaĵon, kiel esplor-objektojn, por vestaĵoj aŭ por distrado. [3]

Dum preskaŭ ĉiuj socioj derivas bestajn rajtojn kiel peritajn (kaj nur kiel peritajn) de homaj interesoj, bestrajtistoj diversmaniere argumentas por la konsiderado de baze nehomaj interesoj.

Kritikantoj argumantas ke bestoj ne kapablas eniri socian kontrakton aŭ fari moralajn elektojn, kaj sekve ne povas esti rigardataj kiel posedantoj de rajtoj. Tiu ĉi pozicio estis resumita de la filozofiisto Roger Scruton, kiu skribis ke nur homoj havas devojn, kas ke "[la] sekvo estas neevitebla: nur ni havas rajtojn."[4]

Ideoj pri bestaj rajtoj ofte estas la bazo de veganismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sichuan 2001", Asian Animal Protection Network.
  2. "Animal Rights." Encyclopædia Britannica. 2007.
  3. "'Personhood' Redefined: Animal Rights Strategy Gets at the Essence of Being Human", Association of American Medical Colleges, retrieved July 12, 2006; Taylor, Angus. Animals and Ethics: An Overview of the Philosophical Debate, Broadview Press, 2009.
  4. Scruton, Roger. "Animal Rights", City Journal, summer 2000.