Speciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Speciismo estas la diskriminado kontraŭ kiuj ne estas klasigitaj kiel apartenantoj al unu aŭ pliaj determinitaj specioj. Tiu ĉi fakvorto estas uzata por aludi la moralan konsidermankon kiun suferas la nehomaj animaloj kompare kun la homaj, kvankam la speciismo ne elĉerpiĝas per tiu ĉi konkreta diskriminacio. Tiel do, ankaŭ estas speciismo morale pli konsideri la hundojn kaj katojn kompare kun bestoj alispeciaj.

La termino estis unuafoje uzita en 1970 de la psikologo Richard D. Ryder kiu aplikis ĝin por priskribi la ekziston de morala diskriminacio baziĝinta sur la diferenco de la specioj. Inter la homoj la plej ofta reprezentado de la speciismo estas la antropocentrismo morala, tio estas, la subvalorado de la interesoj de kiuj ne apartenas al la specio Homo sapiens.

Kelkaj sciencitoj kiaj Richard Dawkins aŭ filozofoj kiaj Óscar Horta diskursis kontraŭ la speciismo.[1]

La koncepto pri speciismo estis forĝita ekde komenco de 70aj jaroj analoge al nocioj pri rasismo kaj pri seksismo, kun la celo denunci subpreman ideologion, samkiel la nocio pri patriarkeco estis uzita de feminismo por difini kio estis taksita ĉieŝvebanta nevidebla ideologio kaj origino de diversaj maljustaĵoj. La koncepto speciismo estas fundamente ligita kun kontraŭspeciismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Position of the American Dietetic Association: Vegetarian diets. J Am Diet Assoc. 2009; 109: 1266-1282.
  • SINGER, P. “Animal Liberation: A New EthicsFor Our Treatment of Animals”, Novjorko, 1975.
  • L. FRANCIONE, Gary. “Introduction to Animal Rights: Your Child or the Dog”, Temple University Press, Philadelphia, 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]