Nicolas Micheletti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nicolas Micheletti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1990 (1990-01-01) (34-jaraĝa)
en Pizo
vdr

Nicolas MICHELETTI (naskiĝis en 1990) estas itala aktivulo por bestaj rajtoj, bestoprotektado kaj veganismo el Toskanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Pizo kaj tie li diplomiĝis pri ekonomiko, antaŭ ol li diplomiĝis kun laŭdo pri iu fako de vidaj artoj ĉe la privata Roma Universitato de Belartoj.[1] En 2016 li kreis la nomon de eŭropa vegana politika partio Democrazia Verde ("Verda Demokratio").[2][3] Okaze de la Eŭropaj balotoj 2019 la Federacio de Verduloj petis al Democrazia Verde aliĝi,[4] do Micheletti iĝis kandidato por la Eŭropaj balotoj,[5][6] sed poste estis forpelita pro internaj kialoj. Do li aliĝis al la Itala Animalisma Partio kaj fariĝis ties proparolanto.[1]

En 2021 li fondis la internacian organizon End The Slaughter Age ("Finu la epokon de buĉado") kaj verkis la samnoman peticion por Eŭropa Civitana Iniciato ŝanĝi subvenciojn de bestobredado al plantoalternativoj kaj ĉela agrikulturo.[7][8] La iniciato estis registrita de la Eŭropa Komisiono la 27-an de aprilo kaj estis komencita la 5-an de junio.[9][10] La peticio End The Slaughter Age estas subtenata de pli ol cent organizaĵoj.[11]

En 2023 li okazigis TedX en Rovigo pri klimata ŝanĝo kaj eblaj solvoj, inkluzive de kulturita viando.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 prezento "Kiu ni estas" en retejo de la Itala Animalisma Partio.
  2. Porchera, Serena, "Democrazia Verde: nasce in Italia il primo partito vegano d'Europa", Vegolosi Magazine, 17a de junio 2016. Kontrolita 8 junio 2022.
  3. "Nasce Democrazia Verde, il primo partito politico antispecista d'Europa.", VeganOk Promeslando, 30a de marto 2017.
  4. "Appello Ecologista, Vincenzo Galizia: "Realizziamo una Confederazione"", Roma Daily News, 13-a de septembro 2018. Kontrolita 17-a de junio 2016.
  5. Cangemi, Annalisa, "Elezioni europee 2019, i kandidatoj de Europa Verde e le liste per circoscrizione", Fanpage.it, 15-a de aprilo 2019.
  6. Berlini, Alberto, "Elezioni europee, la lista dei candidati di Europa Verde", Citynews, 17-a de aprilo 2019.
  7. Centini, Andrea, "UE approva raccolta firme per togliere i sussidi agli allevamenti e incentivare la carne vegetale (EU aprobas kolektadon de subskriboj por forigi brutajn subvenciojn kaj kuraĝigi vegetaĵan viandon)", Fanpage.it, 26-a de majo 2022.
  8. Florios, Daia, "Europa prestes a por fim à era do abate de animais para consumo de carne (Eŭropo finos la epokon de buĉado de bestoj por viando)", GreenMe, 26-a de majo 2022. (portugale)
  9. Donovan, , "Kontraŭvianda kampanjo ricevas permeson de Eŭropa Komisiono", Irish Farmers Journal, 30 majo 2022. (angle)
  10. "Carne, parte la raccolta firme con l’approvazione Ue “contro l’era dei macelli” (Viando, la kolekto de subskriboj komenciĝas kun aprobo de EU "kontraŭ la epoko de buĉejoj")", Disapore, 1-a de junio 2022.
  11. la peticio End The Slaughter Age ("finu la epokon de buĉado"). Arkivita el la originalo je 2022-06-02. Alirita 2022-06-11.
  12. Nicolas Micheletti per TEDx Rovigo.