Eŭropaj balotoj de 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropaj balotoj 2009)
Eŭropa baloto 2009 emblemo.svg
esperantlingva adapto de la internacie diverslingva balota emblemo
Tago Ŝtatoj
ĵaŭdo,
4-a de junio
Flago-de-Britio.svg Britio, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
vendredo,
5-a de junio
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (1-a tago), Flago-de-Irlando.svg Irlando
sabato,
6-a de junio
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (2-a tago), Flago-de-Italio.svg Italio (1-a tago), Flago-de-Latvio.svg Latvio, Flago-de-Malto.svg Malto, Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
dimanĉo,
7-a de junio
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio, Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio, Flago-de-Bulgario.svg Bulgario, Flago-de-Danio.svg Danio, Flago-de-Estonio.svg Estonio, Flago-de-Finnlando.svg Finnlando, Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Germanio.svg Germanio, Flago-de-Grekio.svg Grekio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, Flago-de-Hungario.svg Hungario, Flago-de-Italio.svg Italio (2-a tago), Flago-de-Kipro.svg Kipro, Flago-de-Litovio.svg Litovio, Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo, Flago-de-Pollando.svg Pollando, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio, Flago-de-Rumanio.svg Rumanio, Flago-de-Slovenio.svg Slovenio, Flago-de-Svedio.svg Svedio

La 7-aj eŭropaj balotoj okazis inter la 4-a kaj la 7-a de junio 2009 en 27 membraj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Por kvinjara oficperiodo (2009-2014) estis elektitaj 736 deputitoj al Eŭropa Parlamento. Voĉdonis ĉirkaŭ 43% de la eŭropanoj - plej malmulte en la historio.

Kandidatiĝantaj partioj kaj partiaj aliancoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la eŭropaj balotoj en la unuopaj EU-membroŝtatoj okazis laŭ naciaj listoj, la kandidatiĝantaj politikaj partioj diferencas laŭ ŝtatoj – do sur la balotaj listoj aperis la naciaj partioj konataj al la civitanoj. La elektitaj membroj de la Eŭropa Parlamento el tiuj naciaj partioj tamen grupiĝas laŭ eŭropaj partioj, kaj alianciĝas en frakcioj. La plej multaj de tiuj eŭropaj partiaroj antaŭ la baloto ellaboris komunajn politikajn programojn, sed en multaj ŝtatoj ankaŭ la naciaj membropartioj prezentis proprajn pri-eŭropajn programojn.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

La partopreno en la eŭropaj balotoj sume ampleksis 42,9 procentojn de ĉiuj balotrajtaj civitanoj – iom malpli ol en la eŭropaj balotoj 2004. Krom en Belgio kaj Luksemburgio, kie ekzistas balota devigo kaj tial la partopreno atingis pli-malpli 90 procentojn, la balota partopreno aparte altis en Malto (78,8 %) kaj en Italio (65,1 %). Ĝi aparte malaltis en Litovio (20,5 %) kaj en Slovakio (19,6 %).

La divido de la parlamentaj seĝoj al la frakcioj ne dekomence klaras, ĉar iuj naciaj partioj tuj post la baloto ankoraŭ ne decidis pri aliĝo al frakcio. La Eŭropa Parlamento tuj post la baloto publikigis la jenan provizoran rezulton:[1]

Frakcio
EPP-ED
PES
ALDE
UEN
Verduloj-
ELA
Maldekstro
Sendep.+
Demokr.
Aliaj
Sume
Balota
partopreno
Entute 263 163 80 35 51 33 18 91 736 42,9 %
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 6 (ÖVP) 5 (SPÖ) 1 (Grüne) 3 (Martin)
2 (FPÖ)
17 42,2 %
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 3 (CD&V)
1 (N-VA)
1 (CDH)
1 (CSP)
3 (PS)
2 (SP.A)
3 (Open VLD)
2 (MR)
1 (Groen!)
2 (Ecolo)
2 (VB)
1 (LDD)
22 90,4 %
Flago-de-Britio.svg Britio 13 (Lab) 11 (LD) 2 (Greens)
2 (SNP)
1 (PC)
1 (SF) 13 (UKIP) 25 (Con)
2 (BNP)
72 34,5 %
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 5 (GERB)
1 (SDS/forta Bulgario)
4 (BSP) 3 (DPS)
2 (Stabileco kaj Progreso)
2 (Ataka) 17 37,5 %
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 2 (KDU–ČSL) 7 (ČSSD) 4 (KSČM) 9 (ODS) 22 28,2 %
Flago-de-Danio.svg Danio 1 (C) 4 (A) 3 (V) 2 (O) 2 (F) 1 (N) 13 59,5 %
Flago-de-Estonio.svg Estonio 1 (IRL) 1 (SDE) 1 (RE)
2 (KE)
1(Tarand) 6 43,2 %
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 3 (Kok.)

1 (KD)

2 (SDP) 3 (Kesk.)

1 (SFP)

2 (Vihr.) 1 (Perus-S) 13 40,3 %
Flago-de-Francio.svg Francio 30 (UMP) 14 (PS) 6 (MoDem) 14 (EE) 4 (FG) 1 (Libertas) 3 (FN) 72 40,5 %
Flago-de-Germanio.svg Germanio 34 (CDU)
8 (CSU)
23 (SPD) 12 (FDP) 14 (Grüne) 8 (Linke) 99 42,5 %
Flago-de-Grekio.svg Grekio 7 (ND) 9 (PASOK) 1 (Verduloj) 2 (KKE)

1 (SYRIZA)

2 (LAOS) 22 52,6 %
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 23 (PP) 21 (PSOE) 1 (CDC)
1 (PNV
1 (ERC)
1 (ICV)
1 (IU) 1 (UPyD) 50 46,0 %
Flago-de-Hungario.svg Hungario 14 (Fidesz)
1 (MDF)
4 (MSZP) 3 (Jobbik) 22 36,3 %
Flago-de-Irlando.svg Irlando 4 (FG) 2 (Lab) 1 (sendependa) 3 (FF) 1 (SF) 1 (sendependa) 12 57,6 %
Flago-de-Italio.svg Italio 29 (PdL)
5 (UDC)
7 (IdV) 9 (LN) 22 (PD) 72 65,1 %
Flago-de-Kipro.svg Kipro 2 (DISY) 1 (EDEK) 2 (AKEL) 1 (DIKO) 6 58,9 %
Flago-de-Latvio.svg Latvio 1 (JL) 1 (LPP/LC) 1 (TB)
2 (PS)
1 (PCTVL) 2 (SC) 8 52,6 %
Flago-de-Litovio.svg Litovio 4 (TS-LKD) 3 (LSDP) 1 (DP)
1 (LRLS)
2 (TT) 1 (LLRA) 12 20,5 %
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo 3 (CSV) 1 (LSAP) 1 (DP) 1 (Déi Gréng) 6 91,0 %
Flago-de-Malto.svg Malto 2 (PN) 3 (PL-MLP) 5 78,8 %
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 5 (CDA) 3 (PvdA) 3 (VVD)
3 (D66)
3 (GL) 2 (SP) 2 (CU) 4 (PVV) 25 36,5 %
Flago-de-Pollando.svg Pollando 25 (PO)
3 (PSL)
7 (SLD-UP) 15 (PiS) 50 24,5 %
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 8 (PSD)
2 (CDS-PP)
7 (PS) 2 (CDU)
3 (BE)
22 36,5 %
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 10 (PD-L)
2 (UDMR)
1 (unabh.)
11 (PSD-PC) 5 (PNL) 3 (PRM) 33 27,2 %
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 2 (SDKÚ-DS)
2 (KDH)
2 (SMK)
5 (Smer-SD) 1 (SNS) 1 (LS-HZDS) 13 19,6 %
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 2 (SDS)
1 (N.Si)
2 (SD) 1 (LDS)
1 (Zares)
7 28,0 %
Flago-de-Svedio.svg Svedio 4 (M)
1 (KD)
5 (S) 3 (FP)
1 (C)
2 (MP) 1 (V) 1 (PP) 18 43,8 %
Frakcio
EPP-ED
PES
ALDE
UEN
Verduloj-
ELA
Maldekstro
Sendep.+
Demokr.
Aliaj
Sume
Balota
partopreno

La grupo „aliaj“ laŭ la fina balota tago ampleksis – krom la ĝis nun senfrakciaj parlamentanoj kaj la unuafoje al la parlamento balotitaj partioj – aparte ankaŭ la britajn kaj ĉeĥajn konservativulojn (24 resp. 9 seĝoj), por kiu oni antaŭvidis postan aliĝon al la frakcio UEN, kaj la italan partion PD (22 seĝoj), kies posta aliĝo al la frakcioj SPEALDE ankoraŭ ne klaris. Krome tiu prezento orientiĝis laŭ la frakcia aparteno de la lasta parlamenta periodo. Do ankaŭ la irlanda partio FF, kies transiro al la frakcio ALDE laŭ la stato de finbalotado konsideriĝis certa, ĉi tie ankoraŭ konsideriĝis membro de la antaŭa frakcio UEN. La ekzakta konsisto de la frakcioj de la nove konsistigata Eŭropa Parlamento plej malfrue klaros je ties komenca kunsido la 14-an de julio 2009.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto planis starti en ĉi-tiuj balotoj en ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, tamen sukcesis registrigi balotan komitaton nur en Francio kaj Germanio[2]. Nek la franca, nek la germana branĉo de EDE sukcesis sendi deputiton, sed ja la kampajno utilis por disvastigi sian novan ideon, konstrui Eŭropo de civitanoj pere de la komuna lingvo esperanto.

Denove al EP estis elektita la pola esperantistino Małgorzata Handzlik (EPP-ED).

Opiniosondoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ opiniosondo Eŭrobarometro (aŭtuno 2008) eŭropanoj ne tro multe interesiĝas pri balotoj[3]:

  • sen interesiĝo - 54%
  • interesiĝo - 44%
  • tute sen interesiĝo - 15%
  • decidintaj partopreni balotojn - 28%
  • manko de scio pri dato de balotoj - 67%
  • bone indikis jaron de balotoj - 26%

Opiniosondo el aprilo 2009[4]:

Pli detalaj informoj pri balotoj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]