Centerpartiet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Partio
Centerpartiet
Nordic agrarian parties
Lando  Svedio
Estro Muharrem Demirok (ekde feb. 2023), antaŭe Annie Lööf
Fondiĝo 1913
Ĉefa sidejo Stokholmo
Ideologio socialliberalismo
Junulara organizaĵo Centerpartiets ungdomsförbund (CUF)
Retejo www.centerpartiet.se
vdr

La Centra Partio (svede Centerpartiet) estas sveda politika partio. Ĝi reprezentiĝas en la sveda parlamento, Riksdagen. La precipa politika orientiĝo estas socialliberalismo. La partio aparte defendas la interesojn de la farmistoj kaj malgrandaj komercistoj.

Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1913, je la nomo Bondeförbundet (kamparana ligo), kaj en 1915 unuiĝis kun la same kamparana partio Jordbrukarnas Riksförbund (regna ligo de agrikulturistoj). En 1958 la partio alprenis la nunan nomon. En 1921 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En la baloto de 2010, ĝi ricevis 6,6% de la voĉoj kaj 23 el la 349 parlamentanoj.