Popola Partio - La Liberaluloj
(Alidirektita el Folkpartiet liberalerna)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Liberaluloj | |
---|---|
Liberalerna | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Nyamko Sabuni |
Fondiĝo | La 23-an de februaro 1902 |
Ĉefa sidejo | Stora Nygatan 2A, Stokholmo |
Ideologio | Liberalismo, Socialliberalismo |
Internacia aliĝo | Liberala Internacio |
Retejo | www.liberalerna.se |
La Liberaluloj, svede Liberalerna, (antaŭe Popola Partio - La liberaluloj, svede Folkpartiet liberalerna) estas unu el la politikaj partioj en la sveda parlamento, Riksdagen. Ĝi estas social-liberala partio. Partiestro estas ekde 2019 Nyamko Sabuni. En la parlamenta elekto en septembro 2006 la partio ricevis 7.54% de la voĉoj kaj per tio 28 el 349 parlamentanoj. Kun tri aliaj "burĝaj" partioj ĝi formas koalicion "Alianco por Svedio" kiu de 2006 ĝis 2014 regis Svedion sub la ĉefministro Fredrik Reinfeldt (partio Moderaterna).
En la Eŭropa Parlamento folkpartiet aliĝis al la frakcio Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR).