Liberala Internacio
Aspekto
| Liberala Internacio | ||
|---|---|---|
| politika internacio ne-registara organizaĵo | ||
| Komenco | aprilo 1947 vd | |
| Lando(j) | internacieco vd | |
| Sidejo | National Liberal Club | |
| Ideologio | ||
| Estro | Karl-Heinz Paqué (ekde 2024) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Liberala Internacio (Liberal International) estas la monda tegmenta organizaĵo de la liberalaj partioj. La Internacio fondiĝis dum la jaro 1947 kaj havas sian centran oficejon en Londono. Celo de la organizaĵo estas konsistigi internacian reton, kiu tutmonde subtenu liberalajn kaj demokratiajn ideojn.
La junulara organizaĵo de la Liberala Internacio estas la Internacia Federacio de Liberalaj Junuloj (IFLRY, la "R" estas el la antaŭa nomo, kiu enhavis la vortojn "...kaj Radikalaj..."), angle International Federation of Liberal Youth.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la paĝon pri la Eŭropa Liberala, Demokratia kaj Reforma Partio, la tegmenta organizaĵo de la liberalaj partioj de Eŭropo

