Internacieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, organizo kiu diskutas kaj engaĝiĝas en internationacieco.
Filozofo Jeremy Bentham elpensis la vorton, internacio (angle international), en 1780.

La termino "internacia" kutime indikas ion (socio, lingvo, organizaĵo, ktp.) kiu ampleksas pli ol unu landon. La laŭvorta signifo de la esprimo "internacia" estas interagado inter almenaŭ du nacioj, aŭ la transiro de naciaj limoj. Ekzemple: internacia juro, kiu estas aplikata de pli ol unu lando, kaj kutime ĉie sur la tero ; kaj la termino "internacia lingvo", kiu signifas lingvon parolatan de la loĝantoj de pli ol unu lando.

En la usona angla, la esprimo "internacia" ankaŭ estas uzata kiel politike ĝusta eŭfemismo por fremdulo aŭ eksterlandanoj [1].

Origino[redakti | redakti fonton]

La termino "internacia" estis kreita de la utilisma filozofo Jeremy Bentham en sia libro "Introduction to Principles of Morals and Legislation", eldonita en 1780 kaj publikigita en 1789. Bentham skribis: "La vorto internacia, oni devas koncedi, estas nova vorto... ĝi estas elpensita por esprimi, en la plej signifa maniero, la branĉo de juridikcio konata kiel la juro de nacioj." La vorto estis adoptita en la franca lingvo en 1801 [2]. Thomas Holland notis en lia artikolo pri Bentham, en la 11-a eldono de la Encyclopædia Britannica, ke "multaj el la frazoj de Bentham, kiel ekzemple "internacia"... Ili estas gravaj aldonoj al nia lingvo; sed la plej granda parto de ili, precipe tiuj kies originoj estas en la greka, ne estis asimilita en ĝi."

Signifo[redakti | redakti fonton]

Foje, la termino "internacia" ankaŭ estas uzata kiel sinonimo por "tutmonda".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ankerl, Guy. (2000) Global communication without universal civilization, INU societal research 1: Coexisting contemporary civilizations : Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western. Geneva: INU Press. ISBN 978-2-88155-004-1.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]