Nyamko Sabuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nyamko Sabuni
Nyamko Sabuni

Naskiĝo 31-a de marto 1969
en Burundo
Politika partio La Liberaluloj
Okupo politikisto, parlamentano kaj sveda ministro pri integriĝo kaj samrajteco ekde 2006 en la registaro Reinfeldt; partiestro de la Liberaluloj ekde 2019
Information icon.svg
vdr

Nyamko SABUNI (naskiĝis la 31-an de marto 1969 en Burundo) estas sveda politikisto de la liberala partio La Liberaluloj, parlamentano kaj sveda ministro pri integriĝo kaj samrajteco ekde 2006 en la registaro Reinfeldt, kaj ekde 2010 vic-ministro pri edukado ĝis 2013.

Ŝia patro estas politika rifuĝinto el Kongo Kinŝasa, kaj Nyamko Sabuni naskiĝis en ekzilo en Burundo. Ŝia patrino estas islamano kaj ŝia patro kristano. Ŝi venis al Svedio 1981, 12-jara, kaj kreskis en Kungsängen. Ŝi studis juron, migradpolitikon kaj informadon kaj komunikadon.

Unu el la temoj, pri kiu Nyamko Sabuni speciale aktivis, estas la lukto kontraŭ seksa kripligo de virinoj (foje ankaŭ nomata "virina cirkumcido").

Ekde la 28-a de junio 2019 Nyamko Sabuni estas partiestro de la Liberaluloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]